Mičakovce
Mičakovce | |
hungare: Mikevágása | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Mičakovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Svidník |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Riveroj | Radomka, Topľa |
Situo | Mičakovce |
- alteco | 179 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 05′ 19″ N 21° 31′ 17″ O / 49.08861 °N, 21.52139 °O (mapo) |
Areo | 4,71 km² (471 ha) |
Loĝantaro | 146 (31.12.2011) |
Denseco | 31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1390 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 087 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SK |
NUTS | 519596 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Mičakovce | |
Retpaĝo: obecmicakovce | |
Portalo pri Slovakio |
Mičakovce (hungare Mikevágása [mikevAgAŝa]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mičakovce situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Giraltovce troviĝas je 2 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1390 laŭ tiama hungara ortografio "Mikeuagasa". En 1720 ĝi ne estis loĝata pro la epidemioj kaj bataladoj. En 1787 85 vilaĝanoj loĝis en 13 domoj, en 1828 133 vilaĝanoj en 15 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Micsák, poste ĝi rericevis la mezepokan originan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Mikevágása 105 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Giraltovce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Mičakovce 132 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).