[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Litovio en la Vintra Olimpiko 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  Tomas Kaukėnas
Sportistoj 9 en 3 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La litova teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 9 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la litova teamo estis Tomas Kaukėnas. La sportistoj atingis neniun medalon. Kunordigis la teamon la Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK).

Kvankam glacihokeo por viroj kaj arta sketado por ambaŭ seksoj havas certan popularecon en Litovio, kaj estas glaciaj sportejoj en libertempejoj plej centre de ĉiuj grandaj litoviaj urboj, tiel ke multaj nesportantoj survoje al aĉetumo, restoracio aŭ kinejo ofte spektas sketantojn, la lando principe ne havas grandan tradicion pri vintra sporto. Pro la nordeŭropa pejzaĝo komplete sen montegoj almenaŭ alpa skiado praktikeblas nur en eksterlando (plej frekventata skiada lando estas Norvegio), kio bremsas evoluon de elstaraj naciaj vintrosportistoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
emblemo de la olimpiko
emblemo de la olimpiko