[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Otto Dobenecker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Otto DOBENECKER (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1859 en Kahla, mortinta la 23-an de oktobro 1938 en Jena)[1] estis germana pedagogo, diplomatikisto kaj historiisto. Li membris ĉe Societo pri Turingia Historio.

Frekventinte ĝis 1871 la Burĝan lernejon je Kahla, li venis kun la familianoj al Eisenberg. Tie li lernantis gimnazie kaj trapasis la abiturientan ekzamenon en 1880. Sekvis studoj ĉe la universitato de Jena pri historio, germanistiko, klasika filologio kaj franca lingvo. Lia plej influa profesoro estis Dietrich Schäfer. Doktoriĝo sukcesis en januaro 1883 post defendo de tezo pri la batalo ĉe Mühldorf (1322). Ŝtata ekzameno rajtiganta gimnazian instruadon okazis en decembro 1883.

De 1886 estis li supera instruisto ĉe Carolo-Alexandrinum-gimnazio de Jena. En 1901 li ricevis pro meritoj la titolon de profesoro. En aprilo li eklernejestris kaj nomumiĝis poste kortega konsilisto. Retiriĝo estis en la 1924-a jaro.

Dobenecker estis sekretario ĉe la Societo pri Turingia Historio, de 1902 vica prezidanto, post la morto de Eduard Rosenthal en 1926 eĉ prezidanto. Ĉefredaktis li la societajn publikigitaĵojn ankaŭ kaj gvidis la orgaonon "Zeitschrift für Thüringische Geschichte" inter 1891 kaj 1931. En 1931 li plene retiriĝis kaj fariĝis ties honora membro.

En 1896 li fariĝis sekretario de la ĵus fondita Historia komisiono por Turingio.

Esplorfokusoj

[redakti | redakti fonton]

Post finfaro de la disertaĵo, Schäfer sukcese varbis sian disĉiplon por helpi la seriegon Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Celo de Dobenecker estis la kolekto de ĉiuj informoj pri la turingia historio. La unuopajn volumojn eldonis la klubo Verein für Thüringische Geschichte und Altertumskunde kaj presigis ilin ĉe la eldonejo de Gustav Fischer en Jena. Volumoj aperis inter 1896 kaj 1939. Ĝi ĝis hodiaŭ nomiĝas simple der Dobenecker kaj utiligatas eĉ nun. Ankaŭ la restantaj esploradoj de li temis pri Turingio.

Monografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae, kvar volumoj, Jena 1896–1939 (interrete
  • "Margarete von Hohenstaufen, die Stammutter der Wettiner. I (1236–1265)" - che: Festschrift des Gymnasiums zur Erinnerung an die Erhebung des Herzogtums S.-Weimar zum Großherzogtum (=Beilage zum Jahresberichte des Großh. Gymnasiums in Jena), Neuenhahn, Jena 1915
  • Die Schlacht bei Mühldorf und über das Fragment einer österreichischen Chronik. Verlag der Wagner’schen Universitäts-Buchhandlung, Innsbruck 1883

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Beiträge zur thüringischen und sächsischen Geschichte: Festschrift für Otto Dobenecker zum siebzigsten Geburtstage am 2. April 1929. Gustav Fischer, Jena 1929
  • Georg Mentz: "Nachruf Otto Dobenecker," ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte. 33 (1939), . 1–6.
  • Hans Tümmler: "Otto Dobenecker (1859–1938). Vater neuzeitlicher thüringischer Geschichtsforschung und bedeutender Schulmann", ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte, 47 (1993), p. 9–15

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hans Tümmler: "Otto Dobenecker (1859–1938). Vater neuzeitlicher thüringischer Geschichtsforschung und bedeutender Schulmann," ĉe: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte. 47 (1993), p. 9–15, konkrete p. 9 kaj 14