Kámen (burgo)
Aspekto
Kámen | |||
---|---|---|---|
Burgo Kámen de ĉefa ŝoseo | |||
burgo • kastelo | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
Geografia situo | 49° 25′ 27″ N, 15° 0′ 50″ O (mapo)49.42427777777815.013777777778Koordinatoj: 49° 25′ 27″ N, 15° 0′ 50″ O (mapo) | ||
| |||
Konstruita | 1316 | ||
Rekonstruita | 17-a kaj 19-a jarcento 20-a jarcento | ||
Konstrustilo | Gotiko | ||
Dinastio | Tluksidoj | ||
Retadreso | Oficiala retpaĝaro | ||
Burgo Kámen situas en samnoma vilaĝo Kámen en Ĉeĥio, en regiono Vysočina, distrikto Pelhřimov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine gotika burgo, la unuan fojon menciita en 1316, estis rekonstruita en la 17-a kaj 19-a jarcentoj. La nunan aspekton ĝi ricevis post la kompleta rekonstruo en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ĉirkaŭita de romantisma parko kun ampleksa kolekto de alpaj kreskaĵoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Historia ekspozicio de Malnova palaco
- Ekspozicio „Loĝ- kaj vivstilo en la nobela sidejo en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento“
- Ekspozicio de historiaj motorcikloj
- Ŝtonkolekto el Muzeo Vysočina
- En la burga servistejo - ekspozicio de popolaj religitemaj pentraĵoj
Praktikaj informoj
[redakti | redakti fonton]- La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
- La trarigardoj okazas kun ĉiĉerono.
- Estas organizataj ankaŭ koncertoj kaj portempaj ekspozicioj.
- Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.