[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

John Webster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Webster
Persona informo
John Webster
Naskiĝo 1-an de januaro 1578 (1578-01-01)
en Londono
Morto 1-an de januaro 1634 (1634-01-01) (56-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Merchant Taylors' School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Anglio vd
Aktiva dum 1602– vd
Verkado
Verkoj The White Devil ❦
The Duchess of Malfi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John WEBSTER (n. ĉirkaŭ 1580, m. ĉirkaŭ 1634) estis angla dramisto.

Pri la vivo de Webster tre malmulto certas. Verŝajne li studis juron en Londono. La 18-an de marto 1606 li edziĝis al 17-jarulino, Sara Peniall, kaj ili havis plurajn idojn. 1634-a teatraĵo de Thomas Heywood menciis lin kiel mortinto.

Ne post 1602 li komencis kontribui al teatraĵoj, kunlaborante kun aliaj dramistoj, inter kiuj estis Thomas Dekker, Thomas Middleton, William Rowley, John Ford kaj Thomas Heywood. Plejparte tiuj teatraĵoj neniam presiĝis.

Webster estas inter la plej gravaj anglaj aŭtoroj de tragedioj de la 17-a jarcento. La teatraĵoj de kiuj li estis la sola verkisto estis:

  • The White Devil (La Blanka Diablo, tragedio, 1612)
  • The Duchess of Malfi (La Dukino de Malfi, tragedio, ĉirkaŭ 1614)
  • The Devil's Law Case (La Proceso de la Diablo, tragedikomedio, ĉirkaŭ 1617-1619)

Inter la multaj teatraĵoj al kiuj li kontribuis estis:

  • Westward Ho (Okcidenten, 1604, kunverkita kun Thomas Dekker)
  • Northward Ho (Norden, 1605, kunverkita kun Thomas Dekker)

En 1604 li adaptis La Malkontentulo de John Marston.

La influo de John Webster pligrandiĝis dum la 20-a jarcento, parte pro la admiro de T. S. Eliot, kiu en sia poemo Whispers of Immortality (Flustroj pri Senmorteco) diris pri Webster, ke li ĉiam vidis "la kranion sub la haŭto".