József Kilián
József Kilián | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1915 en Pestszenterzsébet | ||||
Morto | 16-an de julio 1974 (59-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio Partio de Hungaraj Laboristoj Socialdemokrata Partio de Hungario Hungara Komunista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | masonisto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József Kilián [jOĵef kiliAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kilián József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, masonisto.
József Kilián [1] naskiĝis la 5-an de marto 1915 en Erzsébetfalva (nuntempa Pesterzsébet). Li mortis la 16-an de julio 1974 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Kilián frekventis bazlernejon, poste metilernejon por estis masonisto. En 1933 li eklaboris en fabriko. Li aliĝis al la sindikato en 1935, al la socialdemokratoj en 1939, al la komunistoj en 1945. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado. Post la 2-a mondmilito li estis loka partiestro. En 1948 li frekventis trimonatan partian kurson. En 1950 li havis postenon en la ministerio pri konstruo. Inter 1952 kaj 1965 li estis subministro, dume en la jaroj 1956 kaj 1957 duonjaron li gvidis la ministerion. En 1965 li pensiuliĝis, sed pli frue li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn.