József Engel (skulptisto)
József Engel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1815 en Sátoraljaújhely |
Morto | 30-an de majo 1901 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
József Engel [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel József estis hungara skulptisto.
József Engel [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1815 en Sátoraljaújhely (Hungara reĝlando), li mortis la 30-an de majo 1901 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Engel devenis el juda familio. Li lernis talmudon, libertempe li lerte skulptadis lignojn. Nur post morto de lia patro li studis skulptadon inter 1832-1838 en Akademio de Belartoj de Vieno de Johann Nepomuk Schaller. Jam en 1836 la akademio aljuĝis al li premion por Juno kaj en 1838 por Apollo-kapo. Li studvojaĝis al Munkeno, Parizo kaj Londono. En la lasta urbo li restis inter 1838-1847, eĉ havanta apoganton li studis en la angla akademio. Pro sukceso de lia skulptaĵo li povis longe vivi en Romo inter 1847-1866, poste li hejmenvenis. Liaj skulptaĵoj havis plurajn premiojn. Li ofte ĉerpis temojn el la greka mitologio.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- mondekspozicio en Londono (1851)
- mondekspozicio en Manĉestro (1857)
- mondekspozicio en Vieno (1873)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Juno-kapo, 1836
- Apollo-kapo, 1838
- Amazonoj kontraŭ Argonauta, 1846
- Achilles transdonas kadavron de Penthesilea, 1851
- Knabino kun kolomboj, 1858
- Eva,
- Dormema Cupido,
- István Széchenyi, 1880 (vidu la bildon!)
- bustoj pri János Balassa, Matiaso la 1-a (Hungario), Péter Pázmány, Miklós Révai, Kálmán Szerdahelyi, Ede Szigligeti, Viktoria (Britio), Maria Tereza de Aŭstrio