Ifjúmunkás
Aspekto
Ifjúmunkás ifjumunkaŝ (Junlaboristo)
- 1. Hungarlingva tutlanda dusemajna gazeto de Centra Komitato de Komunista Junularligo aperanta en Kluĵo ekde 1-a de januaro 1922. Respondecredaktoro estis Tiron Albani, la iama raportisto en Budapeŝto de gazeto România Muncitoare La efektivan redaktlaboron faris Fehér Sándor, asistpresisto kaj poste Orosz Miklós, presistmajtro. Post 16 numeroj oni malpermesis ĝin kaj de tiam aperis senregule en diversaj lokoj.
- 2. En 1929 ekzistis du samtitolaj gazetoj: unu en Marosvásárhely, la alia en Bukareŝto (1929–30).
- 3. La tria jarkolekto ekiris en marto 1948. Ĝia unua ĉefredaktoro estis György Sebestyén , inĝeniero pri konstruaĵoj, ekde printempo de 1949 Erik Majtényi, ekde aŭtuno de 1950 György Kántor direktis la redaktadon. Ĝiaj kunlaborantoj estis Anna Halász, Kázmér Vajnovszki, Ernő Blénesi, András Sütő, József Randják, Erzsébet Molnár, Géza Páskándi, Oroján Sándor, Molnár Vilmos.
- 4. Ekde 1953 ĝis 1957 ĝian rolon plenumis la junulara paĝo de Előre. La unua ĉefre daktoro de la kvara jarkolekto estis Géza Domokos kaj la redakcianoj Lajos Zöld, Kincses József, Kázmér Vajnovszki, Erzsébet Molnár, József Balogh, László Lázár, Erzsébet Kovács, Lajos Szekeres, Róza Bárány, Tamás Bodor, Éva D. Harasztosi; kunlaborantoj Tibor Bálint, Csaba Lászlóffy, Gizella Hervay, László Oltyán. Tie prezentiĝis la junaj publicistoj kiel: László Fejér, György Gálfalvi, Ferenc Müller, József Aradi, István Kocsis, Nemere Kovács, Eszter Domokos. Ekde 1968 ĉefredaktis Gábor Cseke kaj kunlaboris Károly Tar, Árpád Nits, István Zsehránszky, Barna Bodó, László Mirk, Lajos Molnár H.; pli junaj Ferenc R. László, Tamás Gergely. Ekde 1979 la ĉefredaktoro estis Varga József, kaj venis novaj redaktoroj: Zsuzsa Hadházy kaj Róbert Nagy L. .
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine