[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interamerika Komisiono pri Homaj Rajtoj
emblemo
subdivido de organizaĵo
human rights commission (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1959
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono, Usono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj (mallonge IAKHR; hispane Comisión Interamericana de Derechos Humanos, mallonge CIDH; angle Inter-American Commission on Human Rights, mallonge IACHR) estas aŭtonoma organo de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, kies sidejo troviĝas en Vaŝingtono. Kune kun la Interamerika Kortumo de Amerikaj Ŝtatoj, kiu troviĝas en San-Joseo, Kostariko, ĝi estas unu el la instancoj, kiuj ampleksas la interamerikan sistemon por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj.

Ĝiaj homaj rajtaj devoj derivas de tri dokumentoj:

  • la Ĉarto de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj,
  • la Amerika Deklaracio pri la Rajtoj kaj Devoj de Homaro,
  • la Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj.

La IKHR estis kreita en Santiago de Chile en 1959. Ĝia unua estro estis la venezuela verkisto Rómulo Gallegos en la periodo 1960-1963. Aktuale, la meksika Tania Reneaum Panszi1 estas la plenumsekretariino.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. «Tania Reneaum Panszi asume como Secretaria Ejecutiva de la CIDH». www.oas.org. Konsultita la 14a de junio 2021.