Imre Hámory
Imre Hámory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de junio 1909 en Bakonytamási (Hungario) |
Morto | la 12-an de novembro 1967 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/4-3-16 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Ilonka Tamás (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
Imre Hámory [hAmori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámory Imre estis hungara popolkantisto, operkantisto, (baritono), instruisto.
Imre Hámory [1] naskiĝis la 9-an de junio 1909 (laŭ la hungara Vikipedio en majo) en Bakonytamási, li mortis la 12-an de novembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Hámory frekventis pedagogian lernejon en Kalocsa, post la diplomo li instruis en Budapeŝto. Li lernis iomete ankaŭ kantoteknikon. En 1933 li estis premiita en kantokonkurso, tial li finis la kantolernadon de Ferenc Székelyhidy en Muzikakademio de Budapeŝto. En 1934 li akiris kontrakton en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li kantadis resume 80 baritonajn rolojn, ankaŭ plurajn hungarajn popolkantojn, fine li kantadis ankaŭ en la Hungara Radio kaj kelkaj filmoj. Foje en Usono li kantis malpermesitan kanton, tial hejmenveninta la Operejo forigis lin, eĉ li estis deportita al Biatorbágy. Tie li laboris kiel kampogardisto, porkisto kaj simpla fabrika laboristo. Inter 1950-1957 li havis kantistajn rolojn en Teatro Csokonai (Debrecen), poste en la Operejo. En 1965 li retiriĝis pro malsano. Li ricevis postmortan premion en 1999.
Li edziĝis en 1936, pro eksedziĝo li denove edziĝis en 1941, en la sekvaj jaroj 2 filoj naskiĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Don Carlo - Posa
- La Forto de la Destino - Melitone
- La Traviata - George Germont
- Ferenc Erkel: Bánk bán - banuso Petur
- Pongrác Kacsóh: János Vitéz - titolrolo
Filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A leányvári boszorkány (1938)
- Borcsa Amerikában (1938)
- I. Magyar Kívánsághangverseny (1943)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- strato en Biatorbágy