[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Hilaire Belloc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilaire Belloc
Persona informo
Hilaire Belloc
Hilaire Belloc
Naskonomo Joseph Hilaire Pierre René Belloc
Naskiĝo 27-an de julio 1870 (1870-07-27)
en La Celle-Saint-Cloud
Morto 16-an de julio 1953 (1953-07-16) (82-jaraĝa)
en Guildford
Tombo Our Lady Of Consolation and St Francis Churchyard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1902–)
Francio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Balliol College
The Oratory School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hilaire Belloc
Familio
Dinastio Belloc family vd
Patro Louis Belloc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bessie Rayner Parkes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Marie Adelaide Belloc Lowndes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Elodie Agnes Hogan Belloc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eleanor Belloc (en) Traduki, 2nd Lieut. Louis Belloc (en) Traduki, Capt. Peter Gilbert Marie Sebastian Belloc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
historiisto
politikisto
poeto
biografo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Aktiva dum 1896–1953 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hilaire BELLOC [bel'lak] (27-a de julio 187016-a de julio 1953) estis angla verkisto, kiu skribis pri historio el la vidpunkto de katolikismo por kontraŭstari la protestantan vidpunkton de anglalingvanoj. Li ankaŭ estis poeto, ĵurnalisto kaj eseisto. Li estis interesata de milito, maro kaj monto.

Belloc naskiĝis en Francio kaj servis tie kiel soldato, sed plejparte loĝis en Britio kaj servis tie kiel parlamentano (1906-1910). Lia patro estis franco, lia patrino anglino, la nepino de Joseph Priestley.

Dum la Unua mondmilito, li estis ĵurnalisto. Lia filo Louis, kiu estis en la brita flugarmeo, mortis en la finaj monatoj de la milito, bombatakinte la germanojn.

Belloc estis amiko de G.K. Chesterton, kies vidpunkto pri historio kaj la mondo estis simila: la du kune inventis la politikan filozofion distribuismon, kiu staris meze de kapitalismo kaj komunismo. George Bernard Shaw nomis ilin "Chesterbelloc".

Kiel J.R.R. Tolkien, Belloc ne ŝatis la etoson de la 20-a jarcento. Li rigardis ĝin kiel io griza sen nobeleco kaj beleco.

Laŭ Belloc, okcidenta civilizo estas esence katolika civilizo: ĝi devenas ne de la antikvaj grekojromianoj, sed de katolikismo. Do, en lia vidpunkto, la leviĝo de protestantismo kaj modernismo ne estas etapoj de liberiĝo aŭ progreso, sed signoj de grava malsano en la civilizo: pro tio okcidenta civilizo falos kaj forvelkos, escepte de malgranda katolika restaĵo.

Inter aliaj, Belloc antaŭvidis:

  • la Unuan Mondmiliton
  • la Okcidento estos nek pure kapitalisma aŭ pure komunisma, sed io meza.
  • la releviĝon de la islama mondo kaj granda lukto inter la okcidenta kaj islama civilizo

Belloc verkis ĉirkaŭ 153 libroj. Inter aliaj:

  • The Bad Child's Book of Beasts (La libro de bestoj por la malbona infano, 1896)
  • The Path to Rome (La vojo al Romo, 1902)
  • Marie Antoinette (1910)
  • The French Revolution (La franca revolucio, 1991)
  • The Servile State (La sklavema ŝtato, 1912)
  • History of England (Historio de Anglio, 1915)
  • Europe and Faith (Eŭropo kaj fido, 1920)
  • The Jews (La judoj, 1922)
  • The cruise of the Nona (La marvojaĝo de la Nona, 1925)
  • Oliver Cromwell (1927)
  • James II (1928)
  • Richelieu (1930)
  • Wolsey (1930)
  • Cramner (1931)
  • Napoleon (1932)
  • Charles II (1940)

La libron James II li verkis en dek semajnoj en hotelo ĉe la rando de la Saharo. La Nona estis lia velŝipo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.