Henrik Wlislocki
Aspekto
Henrik Wlislocki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1856 en Braŝovo |
Morto | 19-an de februaro 1907 (50-jaraĝa) en Sânmiclăuș |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | etnografo verkisto |
WLISLOCKI Henrik [vlisloki] estis saksa etnografo en Transilvanio naskita en Braŝovo 9-an de julio 1856 kaj mortinta en Betlenszentmiklós la 19-an de februaro 1907.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Henrik Wlislocki studis en 1876 en Universitato de Koloĵvaro, li iĝis filologia doktoro. Li estis ĉedoma instruisto, pli poste instruisto ekde 1884 en Barcarozsnyó. Li studis la vivmanieron kaj lingvon de ciganoj, li vagadis kun ili. Krom tiu li esploris la folklorojn de la hungaraj ŝokacoj, armenoj kaj ankaŭ la folklorojn de rumanoj kaj saksoj de Transilvanio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Adalék a cigány nyelvészet történelméhez (Kolozsvár, 1881);
- Die Sprache der transylvanischen Zigeuner (Leipzig, 1884);
- Märchen und Sagen der transylvanischen Zigeuner (Berlin, 1886);
- Vom wanderischen Zigeunervolke (Hamburg, 1890);
- Volksdichtung der siebenbürgischen und südungarischen Zigeuner (Wien, 1890);
- Aus dem Volksleben der Magyaren (München, 1893);
- Volksglaube und Volksbrauch der siebenbürger Sachsen (Berlin, 1893);
- Volksglaube und religiöser Brauch der Magyaren (Münster, 1893)
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon[1]