Henri Muffang
Aspekto
Henri Muffang | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Henri-François-Louis Muffang |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1864 en Parizo |
Morto | 22-an de decembro 1944 (80-jaraĝa) en Angers |
Lingvoj | franca • Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Infano | André Muffang (mul) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto antropologo esperantisto tradukisto |
Henri MUFFANG (müfan), estis franca profesoro de la universitato de Angers,[1] lingvisto, antropologo kaj pionira esperantisto. Li naskiĝis la 26-an de septembro 1864 en la 7-a arondismento de Parizo kaj mortis 80-jaraĝa la 22-an de decembro 1944 en Angers. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li aparte interesiĝis pri sociologio. Li kunfondis la Esperanto-grupon de Angers en 1904, tri informis pri la internacia lingvo en lokaj ĵurnaloj kaj kunlaboris en multaj Esperantaj gazetoj.
Li estis la patro de la ŝakludanto André Muffang (1897-1989), kiu estis la unua franca internacia ŝak-majstro.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Langue internationale, point de vue national. Eld. la aŭtoro, Angers, 1916.
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Jules Renard. Karotharulo, 1907.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ke li estis profesoro de la universitato de Angers estas asertata en la koncerna franclingva artikolo kaj en vikidatumoj, kvankam la Enciklopedio de Esperanto de 1934 notis kiel lia profesio "nur" "licea profesoro". Tion konfirmas la biografia datumaro de la Nacia Biblioteko de Francio (BnF).