Heves (urbo)
Heves | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3360 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 863 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 99 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo)47.620.283333333333Koordinatoj: 47° 36′ N, 20° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 99,31 km² (9 931 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Heves [+] | |||||
Heves [heveŝ] estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Heves, kies centro estas. La loknomo signifas: impeta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Heves situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Jászberény, laŭ fervojo Kisújszállás-Kál. Füzesabony troviĝas 22, Jászberény 35, Eger 40, Tiszafüred 48, Kisujszállás 73, Budapeŝto 111 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue skitoj loĝis tie. En la 11-a jarcento la tiea fortikaĵo mem estis centro de la praa departemento. En 1271 parlamentado okazis en tiu loko. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1467. En 1544 la turkoj okupis kaj la urbeton kaj la fortikaĵon. Ili forpelis la hungarojn en 1596. En 1688 la aŭstroj-hungaroj reokupis la urbon. La nova loĝantaro okupiĝis pri terkulturado. La tie produktita akvomelono havas tutlandan famon. La urbeto estis distriktejo de departemento Heves. En 1943 oni deportis la judojn, en 1945 oni forpelis la virojn al trudlaboro al Ukraino. En la sama jaro oni disdonis parcelojn al la malriĉaj homoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la tiama vilaĝo, kiu urbiĝis en 1984. En nekonata tempo vilaĝo Pusztacsász aliĝis al Heves.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas romkatolika Preĝejo Johano Baptisto (Heves), Kalvinana preĝejo (Heves), termala banejo kaj kasteloj de Remenyik (remenjik) kaj de Halász (halAs).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Heves naskiĝis:
- En Perespuszta (apudaĵo de Heves) naskiĝis skulptisto Pál Kő.
- En Heves mortis agronomo János Cserna.
- En Pusztacsász mortis nobela juĝisto Albert Németh.
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- Attila Hevesi, geografo
- Gyula Hevesi, kemiisto
- Lajos Hevesi, ĵurnalisto
- Sándor Hevesi, dramisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Breganze, Italio
- Miercurea Ciuc, Rumanio
- Ciumani, Rumanio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- distancoj Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine