Hans Theodor Hoffmann
Aspekto
Hans Theodor Hoffmann | |
---|---|
Persona informo | |
Okupo | |
Okupo | eldonisto |
Hans Theodor HOFFMANN (vivodatoj ne konataj) estis germana eldonisto en Berlino, W 35[1], kiu eldonis ankaŭ dekduon da Esperanto-libroj kaj publikigaĵoj, precipe la "Bazan Lernolibron" de Emil Stark (1907), verkon de Karl Steier por la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno 1908 kaj kelkajn kanto-tekstojn de la Esperanto-poetino Marie Hankel. En 1910 la eldonejon akiris Bernhard Kötz.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Suno Hispana[rompita ligilo] 4-a jaro, 1907, n-ro 12 (48), p. 180.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperanto-Libroj[rompita ligilo] eldonitaj de Hoffmann en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine