Korteza romano
La korteza romano (en franca roman courtois) estas longa rakonto verkita en la Mezepoko kiu etendiĝis tra Eŭropo ĉefe ekde fino de la 11-a jarcento ĝis la 14-a jarcento. La adjekto 'korteza' referencas al mezepoka kunteksto de la medio de la kortego.[1] Kaj specife en literaturo ĝi rilatas al la tradicio de la trobadoroj, kiuj prikantis rafinitan, nematerian amon.[2]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi literatura ĝenro estis uzita precipe en la kortegoj de la angloj kaj normandoj de la nordo de Francio kaj Anglio,[3] kvankam, probable, ĝia origino devenas de Provenco, kaj populariĝis, inter aliaj, en Nederlando kaj Turingio.
Kontraste kun la ĝestaj kantoj inspirataj en la aferaro de Francio, la korteza romano inspiriĝas en la nomitaj romans pri la aferaro de Romo aŭ la aferaro de Bretonio. La primitivaj rakontoj estas verkitaj en oksilabaj versoj aŭ en prozo. Ĝi surscenigas kavalirojn kiuj luktas por siaj damoj kaj faras kavalirecajn entreprenojn.
En la korteza romano, la kavalirecaj aventuroj celas ĉefe la amuzigon kaj distron de la "kor-damo" kaj la elstarigon de la individuaj kvalitoj de la heroo. La perfekta korteza heroo baraktas inter aventuro kaj amo. La naturo kaj kelkaj roluloj estas priskribitaj detale. Ankaŭ la materia vivo aperas detale, ekzemple kasteloj, vestoj, turniroj, ceremonioj, kio estas novigaĵo kontraŭ la epikaj kantoj. Per la korteza literaturo, oni transiris iom post iom de la parola anonima literaturo al la literaturo skribita kaj subskribita de aŭtoro.
La heroo de la antaŭaj ĝestaj kantoj estis elstarigita en kolektiva kunteksto en kiu oni aperigis popolon en konflikto kun alia popolo (por ekzemplo, la paladino Roland kontraŭ la islamanoj), dum en la korteza romano la heroo havas ĉiam individuan konsideron. Liaj agadoj formas parton de 'formadkurso' kiu portas lin ĉiam al enkarnigo de la valoroj de la 'perfekta kavaliro'.
Krom amo, interpretita laŭ la koncepto difinita kiel korteza amo, elstaris la tipaj valoroj de la kavalireca socio, nome la deziro de aventuro, la elstarigo de la individua kuraĝo, la idealigo de la nobla karaktero kontraŭ la maliculo. La celo de la tekstoj estis precipe la distro de publiko komponita de aristokratoj de rafinitaj gustoj. Tiurilate, la kritikisto Erich Auerbach asertis, ke la celo de la korteza romano estas 'la memreprezentado de la feŭdisma kavalerio en ilia vivmaniero kaj idealoj'.