Kondorcet-balotado
Kondorcet-balotado estas balotsistemo, kiu kongruas kun la Kondorcet-kriterio, kiu estas : « Se elekto estas preferata de plimulto ol ĉiuj aliaj elektoj, do tiu elekto devas esti elektita ». Tiel, la Kondorcet-gajnanto gajnas ĉiujn aliajn kandidatoj en duelo.
Tia kandidato ne ĉiam ekzistas. Tio estas la Kondorcet-paradokso. Ekzemple, se oni preferas A ol B, B ol C, kaj C ol A, tiam neniu el la tri kandidatoj venkas samtempe ĉiujn aliajn kandidatoj. Tial, ekzistas multaj metodoj por elekti kandidato.
Kondorcet-balotado prenas sian nomon de Nikolao de Condorcet, 18a-jarcenta franca matematikisto kaj filozofo.
Kondukto de baloto
[redakti | redakti fonton]Balotiloj
[redakti | redakti fonton]Por baloti, ĉiu balotanto klasas la kandidatoj laŭ ilia ordo de prefero.
Balotkalkulado
[redakti | redakti fonton]Por trovi la gajnanto, oni simulas ĉiujn duelojn. Se kandidato venkas kontraŭ ĉiuj aliaj kandidatoj, li estas la Kondorcet-gajnanto do li gajnas la elekton.
Kazo kie ne estas Kondorcet-gajnanto
[redakti | redakti fonton]Se ne estas Kondorcet-gajnanto, oni devas uzi alian metodon aldone.
Ekzemploj de Kondorcet-balotadoj estas:
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]Supozu, ke:
- 32 balotantoj preferas A pli ol B pli ol C
- 33 balotantoj preferas B pli ol A pli ol C
- 34 balotantoj preferas C pli ol A pli ol B
Se ĉiu voĉdonas per siaj veraj preferoj, tiam venkas A, ĉar 66 el 99 balotantoj preferas A super B, kaj 65 el 99 preferas A super C. Kun majoritata balotsistemo venkus C, kaj kun Alternativ-voĉdona metodo venkus B.