Géza Biczó
Géza Biczó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Biczó Géza |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1853 en Nagykőrös |
Morto | 4-an de novembro 1907 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto drawing teacher (en) |
Géza Biczó [bicO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Biczó Géza estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kiskéri [kiŝkEri], lia familia nomvarianto estis Bitzó [bicO].
Géza Biczó [1] Arkivigite je 2018-02-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de februaro 1853 en Nagykőrös, li mortis la 4-an de novembro 1907 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Biczó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Modela Desegna Lernejo en 1875. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gusztáv Kelety kaj Bertalan Székely. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1873 liaj desegnaĵoj aperis en Vasárnapi Újság, poste ankaŭ en aliaj gazetoj. Post siaj studoj li ekinstuis en la kalvinana gimnazio de Kiskunhalas, sed en la lernojaro de 1876 li soldatiĝis. Spite tion li lernis en la arta akademio en Vieno. Ekde la sekva lernojaro li daŭris la instruadon pri desegnado en Kiskunhalas, sed baldaŭ li plulernis en la arta akademio de Munkeno helpe de stipendio de Kiskunhalas. Ekde 1885 ĝismorte li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dume li estis ilustristo de libroj kaj gazetoj. Li edziĝis en 1884, la edzino naskis 2 filinojn.
Liaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- ekde 1880 en Arthalo Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Újonc
- Csizmadia-műhely
- Alku és Májszter
- portretoj pri Bálint Balassi, Pál Hunfalvy, Kálmán Szily (lingvisto), János Arany
- vidu la subajn portretojn!
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Nagykőrös
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio
-
Pompejus Fiáth
-
Marcel Dessewffy
-
Sándor Baksay
-
Imre Halász