[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Falco tinnunculus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turfalko
Plenkreska virfalko
Plenkreska virfalko
Plenkreska ino
Plenkreska ino
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: Falco tinnunculus
Falco tinnunculus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La turfalko,[1] tinunkolo[1] (Falco tinnunculus) estas la plej ofte renkontata el la falkoj, nome malgrandaj rabobirdoj apartenantaj al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Eŭropa turfalko, Eŭrazia turfalko, aŭ Malnovmonda turfalko. En Britio kaj aliaj landoj kie ne estas aliaj brunaj falkoj, ĝi estas ĝenerale nomata simple kiel "la turfalko".[2]

En ĉiuj landoj de la palearktiso ili vivas, tio estas Eŭropo, Azio kaj Afriko, krom en dezertaj regionoj. Ties teritorioj estas ege grandaj. Ĝi estas specio ege disvastigata en Eŭropo, Azio kaj Afriko, kaj foje atingas kiel rara vaganto la orientan marbordon de Nordameriko. Sed kvankam la specio koloniigis kelkajn oceanajn insulojn, vagantaj individuoj estas ĝenerale raraj; en la tuta Mikronezio ekzemple, tiu specio estis konstatita nur trifoje nome en Guamo kaj Saipano en la Marianoj.[3]

Masklo dumfluge: ino estas pli strieca subvoste
Junaj turfalkoj, kiuj ankoraŭ ne kapablas flugi, atendante manĝaĵon, Rejnlando-Palatinato, Germanio

Ordinara turfalko estas 32–39 cm longa el kapo al vosto, kun enverguro de 65–82 cm. Inoj estas rimarkinde pli grandaj kaj tiele la maskla plenkreskulo pezas 136-252 g, ĉirkaŭ 155 g averaĝe; dum ina plenkreskulo pezas 154-314 g, ĉirkaŭ 184 g averaĝe; tio estas iom pli granda ol la Malgranda turfalko. Ili estas tiele malgrandaj kompare kun aliaj rabobirdoj, sed pli grandaj ol plej parto de kantobirdoj. Kiel la aliaj specioj de la genro Falco, ili havas longajn flugilojn same kiel distingan longan voston.[4]

Estas specio kun evidenta kazo de seksa duformismo, malkiel plej parto de rabobirdoj. Ties plumaro estas ĉefe helbruna kun nigrecaj makulpunktoj en dorso, kio estas diferenco kompare kun la Malgranda turfalko, kaj sablokolora kun mallarĝaj nigrecaj strioj ĉe subaj partoj, sed dumfluge la turfalko montras pli da nigraj punktoj ol la Malgranda turfalko kaj la flavbruna nuanco ne estas nur en korpo, sed ankaŭ en antaŭaflugilo; krome la vosto montras nigran preskaŭfinan strion sed ondoforman ĉe turfalko, dum iomete pinta ĉe la Malgranda turfalko. La flugilplumoj estas nigrecaj. La masklo havas malpli da nigraj punktoj kaj strioj, nome laŭ vertikalaj disaj linioj en dorso (dum la ino laŭ pli markataj horizontalaj strioj) same kiel blugrizaj kapo kaj vosto. La vosto estas bruna kun nigraj strioj ĉe inoj kaj en ambaŭ seksoj havas nigran pintozonon kun mallarĝa blanka bordo. Ĉiuj ekzempleroj de ordinara turfalko havas rimarkindan nigran vangan strion inter la helaj suborelareo kaj gorĝo, kiel siaj plej proksimaj parencoj.[4]

Ĉar ĝi manĝas ne nur insektojn, sed ankaŭ etajn vertebrulojn, tiu specio disponas je pli disvolvigitaj krifoj ol la Malgranda turfalko. La vaksaĵo, piedoj kaj mallarĝa okulringo estas brilflavaj; la ungoj, beko kaj irisoj estas malhelaj.

Junuloj aspektas kvazaŭ inaj plenkreskuloj, sed subaj partoj estas pli ampleksaj; la flava koloro de nudaj partoj estas pli pala. Idoj estas kovrataj per blanka lanugo, ŝanĝe al griz-sablokolora lanugo antaŭ la unua vera plumaro.[4]

Oni ofte vidas turfalkon ĉasi ŝvebante per vibrantaj flugiloj. Ĝi observas sian predon kaj subite malsuprenŝvebas rapide al ĝi. Kompreneble ĝiaj predoj estas terbestoj, malgrandaj dentoskrapuloj, lacertoj kaj dikaj insektoj; foje eĉ povas ŝtelmanĝi kanariojn el interno de la kaĝo. Tre ofte videblas ili ripoze sur fostoj aŭ kabloj.

Tiu birdo facile adaptas sin al variaj medioj, eĉ al urba centro kiam la homoj lasas lin trankvila: la turfalkoj de Notre Dame en Parizo estas famaj. Turfalkoj de Nordeŭropo kaj Centrazio migras respektive en Afrikon kaj Sudazion. En moderklimataj partoj de siaj teritorioj, la ordinara turfalko migras suden vintre; alie ĝi estas specio malnomada, kvankam junuloj povas ĉirkaŭvagadi serĉe de bona loko por setliĝi por matureco. Ĝi estas taga animalo de malaltaj teroj kaj preferas malfermajn biotopojn kiaj kampoj, makisoj, arbustaroj kaj marĉoj. Ili ne postulas arbarojn se estas alternativaj ripozejoj kaj nestolokoj kiaj rokoj aŭ konstruaĵoj. Ili loĝas en senarbaj stepoj kie estas abundaj herboj kaj arbedoj por elteni populacion de predobestoj. La ordinara turfalko pretas adaptiĝi al homaj setlejoj, se estas sufiĉaj vegetaĵaro, kaj povas troviĝi ankaŭ ĉe humidejoj, marĉoj kaj aridaj savanoj. Ĝi troviĝas de marnivelo al pli malaltaj montaj teritorioj, atingante ĝis 4,500 m super marnivelo en plej varmaj tropikaj partoj de siaj teritorioj sed nur ĝis ĉirkaŭ 1,750 m ĉe la subtropikaj klimatoj de la deklivaroj de Himalajo[5]

Tutmonde tiu specio ne estas konsiderata minacata fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo.[6] Ties populaciaroj suferis la senmezuran uzadon de Klorkarbonhidrogeno kaj aliaj pesticidoj meze de la 20-a jarcento, sed ĉar iu faktoro de r/K-strategio permesis la specion multobliĝi rapide laŭ bonaj kondiĉoj, ĝi estis malpli damaĝita ol aliaj rabobirdoj. La tutmonda populacio fluktuas konsiderinde laŭ la jaroj sed restas ĝenerale stabila; oni ĉirkaŭkalkulas je 1-2 milionoj da paroj, ĉirkaŭ 20 % el kiuj troviĝas en Eŭropo. La subspecio dacotiae estas tre rara, kun nombroj de malpli da 1000 plenkreskaj birdoj en 1990, kiam la antikva subspecio de okcidentaj Kanarioj nome canariensis nombras ĉirkaŭ dekfoje tiom multaj birdoj.[4]

Dum ĉasado la ordinara turfalko karaktere ŝvebas ĉirkaŭ 10–20 m super grundo, serĉe de predo, ĉu flugante en vento aŭ ŝvebe uzante ascendajn aerfluojn. Kiel plejparto de rabobirdoj, la ordinara turfalko havas akran vidkapablon kiu permesas al ĝi lokalizi malgrandajn predojn eldistance. Post kiam la predo estas vidata, la birdo faras mallongan, krutan falon al la celon. Ĝi povas ofte troviĝi ĉasante laŭlonge de flankoj de ŝoseoj kaj aŭtoŝoseoj. Tiu specio kapablas vidi preskaŭ ultraviolan lumon, kio permesas la birdojn detekti la spurojn de urino ĉe nestotruoj de roduloj ĉar ili brilas per ultravioleta koloro je sunlumo.[7] Alia ŝatata (sed malpli rimarkinda) ĉastekniko estas ripoze iome super grundokovro, vigle la areon. Kiam la birdoj lokalizas predobestojn moviĝantajn, ili falas sur tiujn. Ili ankaŭ superflufas ioman terenon por surprizi hazarde preterpasantajn predojn.[4]

Eŭropa kampomuso (Microtus subterraneus), tipa predo de ordinara turfalko el prahistoriaj epokoj

Ordinaraj turfalkoj manĝas preskaŭ nur musgrandajn mamulojn: tipe kampomusoj, sed ankaŭ sorikoj kaj veraj musoj formas ĝis tri kvaronojn aŭ plie de la biomaso kiun plej parto de individuoj ingestas. Ĉe oceanaj insuloj (kie mamuloj estas ofte malabundaj), malgrandaj birdoj – ĉefe paserinoj- povas formi la kernon de ties dieto[8] dum aliloke birdoj estas grava manĝo nur dum kelkaj semajnoj ĉiusomere kiam nespertaj idoj abundas. Aliaj taŭgagrandaj vertebruloj kiel kiropteroj, ranoj kaj lacertoj estas manĝataj nur rare. Laŭsezone artropodoj povas esti ĉefa predaĵo. Ĝenerale senvertebruloj kiel kamelaraneoj kaj eĉ tervermoj, sed ĉefe grandotaŭgaj insektoj kiaj skaraboj, ortopteroj kaj flugantaj termitoj estas manĝataj plezure kiam la birdoj trafas ilin.[4]

F. tinnunculus postulas la ekvivalenton de 4-8 kampomusoj tage, depende de la energielspezo (jarepoko, kvanto de ŝvebo ktp.). Oni scias ke ili povas kapti kelkajn kampomusojn sinsekve kaj kaŝi ilin por posta konsumado.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La demetaĵo de ovoj okazas finon de aprilo, la ino nutrata per ŝia masklo kovas la ovojn dum tri dek tagoj.

La ordinara turfalko ekreproduktiĝas printempe (aŭ komence de la seka sezono en tropikoj), tio estas aprilo/majo en moderklimata Eŭrazio kaj iome inter aŭgusto kaj decembro en tropikoj kaj suda Afriko. Ĝi nestas en kavaĵoj, prefere en truoj de klifoj, arboj aŭ konstruaĵoj; en homloĝataj areoj, la ordinaraj turfalkoj ofte nestumas en konstruaĵoj kaj ĝenerale ofte ili reuzas malnovajn nestojn de korvedoj se disponeblas. La malgranda subspecio dacotiae, la sarnicolo de orientaj Kanarioj estas partikulara pro nestumado foje en la seka foliaro sub la pintoj de palmoj, ŝajne kunvivante sufiĉe paceme kun malgrandaj kantobirdoj kiuj faras ankaŭ siajn nestojn tie.[9] Ĝenerale la ordinaraj turfalkoj kutime toleras samspecianojn nestumantajn apude kaj foje dekduoj da paroj povas nestumi en unuopa kolonio.[4]

Masklo de F. t. tinnunculus alportante manĝon al nesto

La ino demetas kutime 3 al 6 ovojn, sed povas esti ovaroj de ĝis 7 ovoj; eĉ pliaj ovoj povas esti demetataj totale kiam kelkaj estas elprenitaj dum la ovodemetado, kiu daŭras ĉirkaŭ 2 tagojn por ĉiu ovo. La ovoj estas abunde markitaj per brunaj al nigrecaj punktoj, kaj de nuanco sablokolora al blankeca. Kovado daŭras de ĉirkaŭ 4 semajnojn al unu monato kaj estas farata nur de la ino. La masklo respondecas pri havigo de manĝo al ŝi kaj tio eĉ iom post eloviĝo. Poste ambaŭ gepatroj kunrespondecas pri idozorgado kaj ĉasado ĝis idoelnestiĝo, post 4–5 semajnoj. La familio restas kune dum kelkaj semajnoj ĝis ĉirkaŭ unu monato, dum kiu la junuloj lernas kiel elturniĝi kaj ĉasi predojn. Junuloj iĝas sekse maturaj la venontan reproduktan sezonon.[4]

Informoj el Britio montras nestoparojn kiuj produktas ĉirkaŭ 2-3 idojn averaĝe, kvankam tio inkludas konsiderindan indicon de totala nestomalsukceso; fakte malmultaj paroj kiuj sukcesas reproduktiĝi produktas malpli ol 3 aŭ 4. Populacikloj de predoj, ĉefe el kampomusoj, havas konsiderindan influon sur reprodukta sukceso. Plej parto de ordinaraj turfalkoj mortiĝas antaŭ atingi 2 jarojn de aĝo; mortindico ĝis la unua jaro povas esti tiom alta kiom ĝis 70 %. Almenaŭ inoj ĝenerale reproduktiĝas unujaraĝaj;[10] eble, kelkaj maskloj prokrastas unu plian jaron maturiĝon same kiel ĉe rilataj specioj. La biologia vivodaŭro al morto el maljuniĝo povas esti 16 jaroj aŭ plie, tamen; unu estis konstatita post esti vivinta preskaŭ 24 jarojn.[10]

Evoluado kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas parto de klado kiu enhavas la turfalkajn speciojn kun nigraj vangaj strioj, karaktero kiu ŝajne ne estis en la plej praaj turfalkoj. Ili ŝajne suferis radiadon en la Gelaziano (fine de Plioceno,[11] antaŭ ĉirkaŭ 2.5-2 mj, probable dekomence en tropika Orienta Afriko, kiel indikita de analizoj per DNA kaj konsideroj pri biogeografio. La plej proksima parenco de la ordinara turfalko estas ŝajne la Aŭstralia turfalko (F. cenchroides), kiu probable devenas el praaj ordinaraj turfalkoj setlitaj en Aŭstralio kaj adaptitaj al lokaj kondiĉoj antaŭ malpli da unu miliono da jaroj, dum la meza Pleistoceno.[12]

La roka turfalko povus esti distinga specio F. rupicolus, pli malproksime rilata al la ordinara turfalko kaj pli proksima al la Aŭstralia turfalko; ties rilataro al la aliaj afrikaj kaj sudaziaj turfalkoj restas nesufiĉe studita. La subspecioj de Kanarioj estas ŝajne sendepende devenaj el kontinentaj birdoj.[13]

La malgranda turfalko (F. naumanni), kiu multe similas al malgranda ordinara turfalko sen nigro supre escepte ĉe flugiloj kaj vostopintoj, estas probable ne tre proksime rilata al nunaj specioj, kaj la Amerika turfalko (F. sparverius) estas ŝajne tute ne vera turfalko.[13] Ambaŭ specioj havas multan grizon en flugiloj ĉe maskloj, kio ne okazas ĉe la ordinara turfalko aŭ ĉe ties proksimaj parencoj sed ja en preskaŭ ĉiuj aliaj falkoj.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Roka turfalko (supozeble masklo)
Ino de Roka turfalko
Ino de F. t. interstictus vintranta en Naturrifuĝejo Kinnerasani (Andhra Pradesh, Barato)
F. t. canariensis ĉe Gran Canaria

Oni konas nombron de subspecioj de la ordinara turfalko, kvankam kelkaj estas malmulte distingaj kaj povus esti nevalidaj. Plej parto el ili diferencas malmulte kaj ĉefe laŭ la Regulo de Bergmann kaj la Regulo de Gloger. Tropikafrikaj formoj havas malpli da grizo ĉe maskla plumaro.[4]

  • Falco tinnunculus tinnunculus Linnaeus, 1758
Moderklimataj areoj de Eŭropo, Nordafriko, Mezoriento kaj Azio norde de la montaj teritorioj de Hindukuŝo kaj Himalajo nordokcidente de la regiono de Oĥotska Maro. Nordaziaj populacioj migras suden vintre, ŝajne sen trapasi Himalajon sed per devojo okcidenten.
  • Falco (tinnunculus) rupicolus Daudin, 1800Roka turfalko
Nordokcidenta Angolo kaj suda Kongo al suda Tanzanio, kaj suden al Sudafriko. Probable distinga specio, sed ties limoj kun rufescens postulas plian studon. Ĝi diferencas markate el la aliaj subspecioj de la komplekso F. tinnunculus. Ĉefe, inoj havas kio ĉe aliaj subspecioj estas tipe masklaj karakteroj nome grizajn kapon kaj voston, kaj punktecajn pli ol striecajn suprajn partojn. La Roka turfalko havas malpli markatajn, pli brilbrunajn suprajn partojn kaj ties subaj partoj estas ankaŭ brilbrunaj kio kontrastas kun la preskaŭ senmarkaj blankaj subflugiloj. Inoj tendencas havi pli da nigraj strioj en la centraj vostoplumoj ol maskloj. Ankaŭ la malferma monta habitato diferencas el tiuj de ĝiaj parencoj.
  • Falco tinnunculus rufescens Swainson, 1837
Sahelo orienten al Etiopio, suden al Konga baseno al suda Tanzanio kaj nordorienta Angolo.
Reproduktiĝas en Orienta Azio el Tibeto al Koreio kaj Japanio, suden al Hindoĉinio. Vintrumas sude de sia reproduktaj teritorioj, el Barato al Filipinoj (kie ĝi troviĝas ekzemple en Mindanao sed nur du vidaĵoj ekzistis[14]). Birdoj de la deklivaroj de Himalajo (ekzemple de Butano[15]) povus esti loĝantaj birdoj la tutan jaron
Arabia Duoninsulo escepte en dezerto, kaj tra la Ruĝa Maro al Afriko.
  • Falco tinnunculus neglectus Schlegel, 1873
Norda Kabo-Verdo.
  • Falco tinnunculus canariensis (Koenig, 1890)
Madejro kaj okcidentaj Kanarioj. La plej antikva subspecio de Kanarioj.
  • Falco tinnunculus dacotiae Hartert, 1913 – Loka nomo: sarnicolo
Orientaj Kanarioj: Fuerteventura, Lanzarote, Ĉiniĥa Insularo. Pli ĵuse evoluita subspecio ol canariensis.
  • Falco tinnunculus objurgatus (Baker, 1929)
Okcidentaj, Nilgiriaj kaj Orientaj Ghatoj de Barato; Srilanko. Tre marka, havas ruĝecajn femurojn kun malhelgrizaj kapoj ĉe maskloj.[16]
  • Falco tinnunculus archerii (Hartert & Neumann, 1932)
Somalio, marborda Kenjo kaj Sokotro
  • Falco tinnunculus alexandri Bourne, 1955
Sudokcidenta Kabo-Verdo.

La ordinara turfalko kiu vivis en Eŭropo dum la malvarmaj periodoj de la kvaternara glaciepoko diferencis iomete laŭ grando de la nunaj populacioj; ili estas foje aluditaj kiel paleosubspecio F. t. atavus (vidu ankaŭ Regulo de Bergmann). La restoj de tiuj birdoj, kiuj supozeble estis rektaj prauloj de la nuna F. t. tinnunculus (kaj eble de aliaj subspecioj), troviĝas tra la tiam neglaciaj partoj de Eŭropo, el la fina Plioceno antaŭ 3 milionoj da jaroj al meza Pleistoceno dum la Saalia glaciepoko, kiu finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 130.000 jaroj, kiam ili fine produktis birdojn nedistingeblajn de tiuj vivantaj nune. Kelkaj el la kampomusoj kiujn la glaciepoka ordinara turfalko manĝis, kiaj la Eŭropa kampomuso (Microtus subterraneus) estis nedistingeblaj de tiuj vivantaj nune. Aliaj predospecioj tiamaj evoluis pli rapide (kiaj Microtus malei, la supozebla praulo de la nuna Tundra kampomuso M. oeconomus), dum aliaj ŝajne iĝis tute formortintaj sen lasi iun ajn vivantan posteulon – ekzemple la Pliomys lenki, kiu ŝajne falis viktimo de la Lasta glaciperiodo antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj.[17]

En kulturo

[redakti | redakti fonton]

La turfalkoj estas foje vidataj, same kiel aliaj rabobirdoj, kiel simbolo de povo kaj naturforto. Ĉe "Into Battle" (1915), la militopoeto Julian Grenfell alvokas la superhomajn karakterojn de la turfalko inter kelkaj birdoj, espere kuraĝan militagadon ĉe batalo:

"The kestrel hovering by day,

And the little owls that call at night,
Bid him be swift and keen as they,

As keen of ear, as swift of sight."

(La turfalko ŝvebanta tage
kaj la strigetoj alvokantaj nokte ktp.)

Gerard Manley Hopkins (1844–1889) verkis pri turfalko en sia poemo The Windhover, laŭdante ties flugkapablon kaj majestecon ĉiele.

"I caught this morning morning's minion, king-
dom of daylight's dauphin, dapple-dawn-drawn Falcon, in his riding"

Turfalko estas ankaŭ unu el la ĉefaj roluloj de The Animals of Farthing Wood de Colin Dann.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 turfalko en vortaro.net
  2. MWBG [2009]
  3. Orta (1994), Wiles et al. (2000, 2004)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Orta (1994)
  5. Orta (1994), Inskipp et al. (2000)
  6. BLI (2008)
  7. Viitala et al. (1995)
  8. Wiles et al. (2004)
  9. Álamo Távio (1975)
  10. 10,0 10,1 AnAge [2010]
  11. eble reklasota kiel komenca Pleistoceno,
  12. See Groombridge et al. (2002) pri studo de la diverĝotempo de la ordinara turfalko kaj ties parencoj.
  13. 13,0 13,1 Groombridge et al. (2002)
  14. Peterson et al. (2008)
  15. Inskipp et al. (2000)
  16. Whistler (1949): 385-387, Rasmussen & Anderton (2005): 112-113
  17. Mlíkovský (2002): pp.222-223, Mourer-Chauviré et al. (2003)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Álamo Tavío, Manuel (1975): Aves de Fuerteventura en peligro de extinción ["Birds of Fuerteventura threatened with extinction"]. In: Asociación Canaria para Defensa de la Naturaleza (ed.): Aves y plantas de Fuerteventura en peligro de extinción: 10-32 [hispane]. Las Palmas de Gran Canaria. PDF plena teksto
  • AnAge [2010]: Falco tinnunculus life history data. Konsultita la 2010-AŬG-01.
  • BirdLife International (BLI) (2008). Falco tinnunculus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 2a Januaro 2009.
  • Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 PDF plena teksto Arkivigite je 2007-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Mangoverde World Bird Guide (MWBG) [2009]: Eurasian Kestrel Falco tinnunculus. Konsultita la 2009-JAN-02.
  • Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World (Part 1: Europe). Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-3 PDF plena tekstoArkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Mourer-Chauviré, C.; Philippe, M.; Quinif, Y.; Chaline, J.; Debard, E.; Guérin, C. & Hugueney, M. (2003): Position of the palaeontological site Aven I des Abîmes de La Fage, at Noailles (Corrèze, France), in the European Pleistocene chronology. Boreas 32: 521–531. COI:10.1080/03009480310003405 (HTML resumo)
  • Orta, Jaume (1994): 26. Common Kestrel. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of the Birds of the World, Volume 2 (New World vultures to Guineafowl): 259-260, plates 26. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Peterson, A. Townsend; Brooks, Thomas; Gamauf, Anita; Gonzalez, Juan Carlos T.; Mallari, Neil Aldrin D.; Dutson, Guy; Bush, Sarah E. & Fernandez, Renato (2008): The Avifauna of Mt. Kitanglad, Bukidnon Province, Mindanao, Philippines. Fieldiana Zoology. New Series 114: 1-43. Digital Object Identifier:10.3158/0015-0754(2008)114[1:TAOMKB]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2009-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • Pamela Rasmussen kaj John C. Anderton (2005): Birds of South Asia: The Ripley Guide (Vol. 2). Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
  • Viitala, Jussi; Korpimäki, Erkki; Palokangas, Päivi & Koivula, Minna: Attraction of kestrels to vole scent marks visible in ultraviolet light. Nature 373(6513): 425 - 427 COI:10.1038/373425a0 (HTML resumo)
  • Whistler, Hugh (1949): Popular handbook of Indian birds (4a eld.). Gurney and Jackson, London. plena teksto ĉe Internet Archive
  • Wiles, Gary J.; Worthington, David J.; Beck, Robert E. Jr.; Pratt, H. Douglas; Aguon, Celestino F. & Pyle, Robert L. (2000): Noteworthy Bird Records for Micronesia, with a Summary of Raptor Sightings in the Mariana Islands, 1988-1999. Micronesica 32(2): 257-284. PDF plena teksto Arkivigite je 2013-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
  • Wiles, Gary J.; Johnson, Nathan C.; de Cruz, Justine B.; Dutson, Guy; Camacho, Vicente A.; Kepler, Angela Kay; Vice, Daniel S.; Garrett, Kimball L.; Kessler, Curt C. & Pratt, H. Douglas (2004): New and Noteworthy Bird Records for Micronesia, 1986–2003. Micronesica 37(1): 69-96. HTML resumo Arkivigite je 2009-05-05 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]