Fortunio Liceti
Fortunjo Liĉeti (1575-1657) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Itala kuracisto, sciencisto kaj filozofo.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-a de Oktobro 1577 en Rapallo, apud Ĝenovo, Italio | ||||
Morto | 16-a de junio 1657 en Padovo, Italio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo Universitato de Pizo | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Conradus van Roel vd | ||||
Okupo | kuracisto filozofo akademiulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fortunjo Liĉeti (1575-1657) estis itala kuracisto kaj filozofo, oponanto de Marsilio Fiĉino, profesoro pri medicino en la Universitato de Padovo, fidela sekvanto de la ideoj de Aristotelo, kaj kredanto pri la ĝenerala opinio rilate al la spontanea generado de la vivaj estuloj.[1][2] Lia patrino nomiĝis Maria Fini.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li antaŭtempe naskiĝis kaj lia vivo estis savita de sia patro, Giuseppe Liĉeti, kiu estis doktoro, kaj kreis improvizitan inkubatoron. Laŭ liaj raportoj, li estis iom pli granda ol manplato.[3] La rezulto estas ke Liĉeti iĝis talentoplena homo kiu vivis ĝis 80-jaraĝo kaj ĉiam estis bonsana, aŭtoro de dekoj da verkoj pri filozofio kaj medicino.
Liĉeti studis kun sia patro inter 1595 kaj 1599, post tio li translokiĝis al la Universitato de Bolonjo, kie li studis filozofion kaj medicinon. Tie li estis orientita de du instruistoj, Giovanni Costeo (1528-1603) kaj Federico Pendasio (1525-1603), du homoj kiuj Liĉeti profunde respektis tiel ke li nomis sian unuan infanon kiel Giovanni Federiko Liĉeti omaĝe al ili.
En oktobro 1599, lia patro ekmalsaniĝis kaj Liĉeti reiris al Ĝenovo, kie lia patro estis praktikanta medicinon. En la 23-a de marto 1600, Liĉeti ricevis sian doktoriĝan diplomon pri filozofio kaj medicino. En la 5-a de novembro de tiu sama jaro Liĉeti okupis katedron kiel leganto (profesoro) pri logiko en la Universitato de Pizo. En 1605, li estis premiita per nova posteno kiel profesoro pri filozofio. En la 25-a de aŭgusto 1609, li iĝis profesoro pri filozofio en la Universitato de Padovo.
En 1619, Liĉeti elektiĝis al la Akademio de la Rekuperitoj, pli malfrue konata kiel "Galileja Akademio pri sciencoj, beletroj kaj artoj", fondita en 1599. Al li estis neita promocio kiam liaj pli maljunaj kolegoj mortis, kaj en 1631 kaj en 1637, tiamaniere ke Liĉeti translokiĝis al la Universitato de Bolonjo ekde 1637 ĝis 1645 kie li instruis filozofion. En la 28-a de septembro 1645, la Universitato de Padovo ree invitis lin por iĝi profesoro pri teoria medicino, la plej prestiĝa katedro pri medicino, kaj li akceptis.
Li konservis tiun postenon ĝis sia morto. Dum sia tuta vivo, Liĉeti restis filozofie ligita al la Aristotelaj principoj, kvankam kelkaj nuntempaj historiistoj, tia kia Giuseppe Ongaro (1927-2011), asertas ke li ne estis rigida dogmulo. Liĉeti mortis en la 17-a de majo 1657 kaj li estis sepultita en la preĝejo de Sankta Agosteno, en Padovo. La preĝejo estis pli malfrue detruita, sed lia tombo-markilo enskribita kun lia epitafo, kaj komponita de Liĉeti mem, estis savita kaj nune sidas en la Civita Muzeo de la urbo.
Liĉeti kaj Galilejo estis kolegoj en la Universitato de Padovo dum preskaŭ unu jaro, fakte kiam Liĉeti komencis tie labori. Galilejo helpis lin per pruntedonado de kelka monkvanto. La du amikoj pluigis ilian interrilaton post kiam Galilejo forlasis Padovon kaj el la periodo inter la 22-a de oktobro 1610 ĝis la 20-a de julio 1641, tridektri leteroj el Liĉeti al Galilejo konserviĝas, kune kun dekdu el Galilejo al Liĉeti. Cetere, tiuj leteroj estus perditaj se Liĉeti ne estus metinta ilin en siajn publikigitajn verkojn.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- De ortu animae humanae libri tres Fortunii Liceti Genuensis, philosophi, et ... 1602
- De his, qui diu viuunt sine alimento libri quatuor: in ... 1612
- De Anvlis Antiqvis Librum Singularem: In quo diligenter explicantur eorum ... 1614
- De perfecta constitutione hominis in vtero liber vnus ... 1616
- De spontaneo viventium ortu: libri IV 1618
- De intellectu agente 1627
- De animarum rationalium immortalitate: libri IV, Aristotelis opinionem ... 1629
- Encyclopædia ad aram mysticam Nonarii Terrigenæ anonymi vetustissimi ... 1630
- De feriis altricis animae nemeseticae disputationes: in quibus encyclopediae ... 1631
- De anima subiecto corpori, nil tribuente, deque seminis vita et efficientia ... 1631
- De natura primo-movente libri II 1634
- Ad Syringam publilianam encyclopoedia 1635
- De mundi & hominis analogia. Liber vnus. Ad ... 1635
- Mulctra, siue De duplici calore corporum ... 1636
- Ad Epei securim encyclopaedia 1637
- Ad Epei Securim Encyclopaedia Fortunii Liceti Genuensis philosophi, ac ... 1637
- De anima ad corpus physice non propensa dialogus. .. 1637
- De natura assistente dialogus: in quo late ... 1637
- Ad alas amoris divini a Simmia Rhodio compactas ... encyclopaedia ... 1640
- Ad alas amoris diuini a Simmia Rhodio compactas; in quibus Deus introducitur ... 1640
- Litheosphorus, siue De lapide Bononiensi lucem in se conceptam ab ambiente ... 1640
- De Centro et circumferentia libri duo 1640
- De terra vnico centro motvs singularum caeli particularum disputationes 1640
- De quaesitis per epistolas a claris viris responsa 1640
- De lunae subobscura luce 1642
- De Pietate Aristotelis Erga Deum & homines Libri Dvo Fortvnii Liceti ... 1645
- De secundo-quaesitis per epistolas a claris viris, ardua, varia, pulchra, et ... 1646
- De septimo-quaesitis: creatione filii dei ad intra theologice denuo ... 1650
- De Lucernis antiquorum reconditis 1652
- Hieroglyfica, sive Antiqua schemata gemmarum anularium, quaesita, moralia ... 1653
- Ad syringam, a Theocrito Syracusio compactam & inflatam ... 1655
- De Monstris 1668
- De Armillis veterum schedion, Thomas Bartholin, Olaus Wormius 1676
- Allegoria Peripatetica in Aristotelicum Aenigma 2012
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Writing and Religion in England, 1558-1689: Studies in Community-making and ...
- Galileo's Reading
- Neonatal Orthopaedics
- Laus Platonici Philosophi: Marsilio Ficino and His Influence
- An Alchemical Quest for Universal Knowledge: The ‘Christian Philosophy’ of ...
- Elements, Principles and Corpuscles: A Study of Atomism and Chemistry in the ...
- Diderot and the Metamorphosis of Species
- Anomalies and Curiosities of Medicine
- Galileo: Watcher of the Skies
- Medical Humanism and Natural Philosophy: Renaissance Debates on Matter, Life ...
- Diderot and the Metamorphosis of Species
- Sir Thomas Browne: A Life
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Galilejo (1564-1642)
- Thomas Browne (1605-1682)
- Giovanni Costeo (1528-1603)
- Federico Pendasio (1525-1603)