Fox Islands (Alasko)
Fox Islands | ||
---|---|---|
grupo de insuloj, insulo [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Arkipelago | Aleutaj Insuloj | |
Supermara alteco | 2 857 m [+] | |
Koordinatoj | 53° 47′ 0″ N, 166° 35′ 0″ U (mapo)53.7833333-166.5833333Koordinatoj: 53° 47′ 0″ N, 166° 35′ 0″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 9 200 km² (920 000 ha) [+] | |
Areo | 9 200 km² (920 000 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 14 | |
Ĉefa insulo | Amaknak Island | |
Fox Islands | ||
La Fox Islands estas insularo en la orientaj Aleutaj insuloj. La insularo apartenas al Alasko, al Usono.
Jam de multaj jarcentoj sur la insuloj loĝas la unanganoj (aleutoj), sed nur en 1741 Vitus Bering trovis ilin. La plej grandaj insuloj de la insularo estas de okcidento al oriento: Umnako, Unalasko, Amaknako, Akutano , Akuno, Unimako kaj Sanako.
La nomo de la Fox Islands (esperante vulpoinsuloj) estas la angla traduko de Лисьи острова, kiel rusaj esploristoj kaj felkomercistoj nomis la insularon en la 18a jarcento.
Historiaj Tertremoj
[redakti | redakti fonton]Je la 7a de marto 1929 je la 01:34:37.9 UTC okazis tertremo je forteco de 7.8 sur la Richter-Skalo. La tertremon oni povis senti sur pluraj ŝipoj, sed ankaŭ tre forte en Dutch Harbor, Alasko. En Hilo, Havajo, oni registris malgrandan tsunamon.
Je la 9a de marto 1957 je 20:39:16.5 UTC okazis ĉi-tie tertremo je forteco de 7.1 sur la Richter-Skalo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tertremo de la 07a de marto 1929 Arkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Tertremo de la 9a de marto 1957 Arkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine