Editors
Editors | |
---|---|
Editors en la festivalo Eurockéennes en 2007
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Moseley, Birmingham, Anglio |
Ĝenroj | Alternativa rokmuziko |
Aktivaj jaroj | 2002 - nuntempo |
Eldoninto | PIAS Recordings Kitchenware Records Epic Records |
Retejo | https://www.editors-official.com/ |
Membroj | |
Tom Smith | |
Antaŭaj membroj | |
Chris Urbanowicz | |
Editors estas angla rokmuzika grupo formita en Birmingham en 2002. Ili estis antaŭe konata kiel Pilot, The Pride kaj Snowfield. La nuntempaj membroj de la grupo konsistas el Tom Smith (voĉo, gitaro, piano), Russell Leetch (basgitaro, sintezilo), Edward Lay (drumo, perkutinstrumentoj), Justin Lockey (gitaro) kaj Elliott Williams (klavaro, sintezilo, gitaro).
Editors ĝis nun publikigis du platenajn studiajn albumojn kaj ses albumojn entute, kun multaj milionoj da sumaj vendoj. Ilia unua albumo The Back Room estis publikigita en 2005. Ĝi enhavas la sukceskanzonojn Munich kaj Blood kaj ĝi ricevis Mercury Prize kandidatigon en la sekvanta jaro.
Ilia sekvanta albumo An End Has A Start atingis la numeron unuan en la UK Album Chart en junio 2007 kaj ĝi gajnigis al ili kandidatigon por la plej bona brita grupo. Ĝi enhavas krome plian sukceskanzonon Smokers Outside The Hospital Door. La tria albumo de la grupo, In This Light And On This Evening, estis publikigita en oktobro 2009 kaj ĝi iris al la numero unua en la UK Album Chart. La grupo publikigis sian kvaran studian albumon, The Weight Of Your Love, en julio 2013. La grupo publikigis sian sekvantan memproduktitan albumon en Oktobro 2015, In Dream. En 2018 la grupo publikigis sian sesan studian albumon, Violence.
Grupanoj
[redakti | redakti fonton]Nuntempaj membroj
[redakti | redakti fonton]- Tom Smith – voĉo, gitaro, piano (2002–nuntempo)
- Russell Leetch – basgitaro, sintezilo, korusoj (2002–nuntempo)
- Edward Lay – drumo, frapinstrumentoj, korusoj (2003–nuntempo)
- Justin Lockey – gitaro (2012–nuntempo)
- Elliott Williams – klavaro, sintezilo, gitaro, korusoj (2012–nuntempo)
- Benjamin John Power – klavaro, sintezilo, elektroniko (2022–nuntempo)
Antaŭaj membroj
[redakti | redakti fonton]Diskaro
[redakti | redakti fonton]Studiaj albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2005 – The Back Room
- 2007 – An End Has A Start
- 2009 – In This Light And On This Evening
- 2013 – The Weight Of Your Love
- 2015 – In Dream
- 2018 – Violence
- 2022 – EBM