[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Endre Berecz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Berecz
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1925 (1925-01-10)
en Csorna
Morto 3-an de decembro 2012 (2012-12-03) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Endre Berecz [berec], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berecz Endre, estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Berger ĝis 1936.

Endre Berecz[1][2] naskiĝis la  10-an de januaro 1925(nun 1925-01-10) en Csorna, li mortis la 3-an de decembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Endre Berecz devenis el juda familio, lia juda nomo estis Menahem. Li maturiĝis en benediktana gimnazio en Pápa en 1943, poste li studis en Scienca Universitato Erzsébet, sed post jaro li estis trudlaboristo. Li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Post la diplomo li praktikadis en la universitato, poste li estis asistanto (1950–1954), lektoro (1954–1960), docento (1960–1963). Ekde 1960 li estis docento ankaŭ en Pezindustria Teknika Universitato de Miskolc, kie li estis levita katedrestro en 1963 kaj li estis profesoro inter 1965–1991, eĉ fakultatestro (1965–1968). Li pensiuliĝis en 1992, pli frue li kandidatiĝis en 1954 en Leningrado, li doktoriĝis en 1974 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1960. Li edziĝis en 1951, en la sama jaro filino, en 1955 filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1982-2004.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Háromkomponensű, háromfázisú sóoldatok termodinamikai viszonyai. (disertaĵo ruse, 1954)
  • Háromkomponensű vizes elektrolitoldatok fizikai kémiai vizsgálata. 1–6. (kunaŭtoro, 1960–1961)
  • Fizikai kémia. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1972)
  • Fém-klorid–H2O- és fém-klorid–HCl –H2O-típusú elektrolitoldatok fizikai-kémiai vizsgálata. (disertaĵo, 1973)
  • Fizikai kémia. (studenta lernolibro, 1980; 4-a eldono: 1992)
  • Kémia műszakiaknak. (studenta lernolibro, 1991; 4-a eldono: 2002)
  • Emlékezés a csornai zsidóság történetére. (rememoroj, 2007)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.