Eŭropaj balotoj 2019
Tago | Ŝtatoj |
---|---|
ĵaŭdo, 23-a de majo |
Britio, Nederlando |
vendredo, 24-a de majo |
Ĉeĥio (1-a tago), Irlando |
sabato, 25-a de majo |
Ĉeĥio (2-a tago), Francio (Transmaraj Teritorioj), Latvio, Malto, Slovakio |
dimanĉo, 26-a de majo |
Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio, Kipro, Kroatio, Litovio, Luksemburgo, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio |
La 9-aj balotoj por la Eŭropa Parlamento okazis de la 23-a ĝis la 26-a de majo 2019 en ĉiuj 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiu ĉi estis la naŭa rekta voĉdonado ekde 1979 por la Eŭropa Parlamento por elekti en kiuj estis elektitaj 751 Membroj de EP kiuj oficas en la oficperiodo 2019–2024; la britaj membroj tamen foriros kiam Britio eliros el Eŭropa Unio, kaj aliaj ŝanĝoj okazos (vidu sube).
La tagoj de la elektoj
[redakti | redakti fonton]- la 23-a de majo (ĵaŭdo): Britio, Nederlando;
- la 24-a de majo (vendredo): Irlando;
- la 24-a kaj 25-a de majo (vendredo kaj sabato): Ĉeĥio;
- la 25-a de majo (sabato): Latvio, Malto, Slovakio;
- la 25-a kaj 26-a de majo (sabato kaj dimanĉo): Francio
- la 26-a de majo (dimanĉo): Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Danio, Estonio, Finnlando, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Italio, Kipro, Kroatio, Litovio, Luksemburgo, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovenio, Svedio.
Nombro de seĝoj
[redakti | redakti fonton]La tuta nombro de seĝoj estas 751, laŭ la Traktato de Lisbono kaj la decido de la Eŭropa Konsilio (2013) post la eniro de Kroatio. Ĝi malplialtiĝos al 705 post Briteliro.
Membroŝtatoj | 2009 | 2013[1] | 2014 | 2019 | post Briteliro |
---|---|---|---|---|---|
Aŭstrio | 17 | 19 | 18 | 18 | 19 |
Belgio | 22 | 22 | 21 | 21 | 21 |
Britio | 72 | 73 | 73 | 73 | – |
Bulgario | 17 | 18 | 17 | 17 | 17 |
Ĉeĥio | 22 | 22 | 21 | 21 | 21 |
Danio | 13 | 13 | 13 | 13 | 14 |
Estonio | 6 | 6 | 6 | 6 | 7 |
Finnlando | 13 | 13 | 13 | 13 | 14 |
Francio | 72 | 74 | 74 | 74 | 79 |
Germanio | 99 | 99 | 96 | 96 | 96 |
Grekio | 22 | 22 | 21 | 21 | 21 |
Hispanio | 50 | 54 | 54 | 54 | 59 |
Hungario | 22 | 22 | 21 | 21 | 21 |
Irlando | 12 | 12 | 11 | 11 | 13 |
Italio | 72 | 73 | 73 | 73 | 76 |
Kipro | 6 | 6 | 6 | 6 | 6 |
Kroatio | – | 12 | 11 | 11 | 12 |
Latvio | 8 | 9 | 8 | 8 | 8 |
Litovio | 12 | 12 | 11 | 11 | 11 |
Luksemburgo | 6 | 6 | 6 | 6 | 6 |
Malto | 5 | 6 | 6 | 6 | 6 |
Nederlando | 25 | 26 | 26 | 26 | 29 |
Pollando | 50 | 51 | 51 | 51 | 52 |
Portugalio | 22 | 22 | 21 | 21 | 21 |
Rumanio | 33 | 33 | 32 | 32 | 33 |
Slovakio | 13 | 13 | 13 | 13 | 14 |
Slovenio | 7 | 8 | 8 | 8 | 8 |
Svedio | 18 | 20 | 20 | 20 | 21 |
Eŭropa Unio | 736 | 766 | 751 | 751 | 705 |
Voĉdonantoj
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 403 milionoj da eŭropaj civitanoj rajtis voĉdoni.
Fakte voĉdonis 51% el ili, procente pli ol en 2014, kiam nur 43% voĉdonis.[2]
Rezulto
[redakti | redakti fonton]Post la voĉdonado, okazis kontroloj kaj sumoj de voĉoj, solvo de malkonsentoj / kontestoj, kaj oni malrapide pasis per tri niveloj: rezultoj "provizoraj", "finaj" kaj "oficialaj".
Samtempe, novaj partioj decidis pri la parlamenta grupo al kiu ili aliĝos. Ankaŭ partioj jam ĉeestantaj en la Eŭropa Parlamento, en kelkaj okazoj, ŝanĝis sian grupaliĝadon. Kompreneble, pluaj ŝanĝoj povas ankaŭ okazi en la estonteco.
La ĉefaj grupoj estas:[3]
- PPE, Eŭropa Popola Partio, t.e. kristana-demokrata partio (182 Parlamentanoj)
- S&D, Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (153)
- Renew Europe, Renovigu Eŭropon (108)
- Verduloj kaj ALE (75)
- ID, Identiteco kaj Demokratio (73)
- ECR (63)
La ceteraj grupoj havas po malpli ol 50 Parlamentanoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 18 parlamentanoj aldonitaj en 2011 laŭ la Traktato de Lisbono kaj 12 en 2013 post la membriĝo de Kroatio al EU.
- ↑ Partopreno (pluraj lingvoj haveblas, ne tamen Esperanto). Eŭropa Parlamento. Alirita 2019-06-15 .
- ↑ Parlement européen 2019 - 2024 (pluraj lingvoj haveblas, sed ne esperanto) (2019-06-20). Alirita 2019-06-22 .
|