Eŭgeno Onegin
Aspekto
Eŭgeno Onegin | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Aleksandr Puŝkin | |
Eldonjaro | 1931 | |
Urbo | Parizo [1] | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 236 | |
Eŭgeno Onegin (ruse Евге́ний Оне́гин, Jevgénij Onégin [jɪvˈɡʲenʲɪj ɐˈnʲeɡʲɪn]) estas romano en versoj de Puŝkin. Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij verkis operon Eŭgeno Onegin inspirite de tiu romano.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]- Eŭgeno Onegin (ruse Евге́ний Оне́гин, Jevgénij Onégin): dando, 26 jarojn aĝa, loĝanta en Sankt-Peterburgo.
- Vladimiro Lenski (ruse Влади́мир Ле́нский, Vladímir Lénskij): Juna poeto, 18 jarojn aĝa, romantika kaj naiva.
- Tatjana Dmitrijevna Larina (ruse Татья́на Дми́триевна Ла́рина): Juna filino de bienulo.
- Olga Larina (ruse О́льга Дми́триевна Ла́рина): Pli juna fratino de Tatjana.
Esperanta traduko
[redakti | redakti fonton]La romanon el la rusa tradukis kaj komentis Nikolao Nekrasov, kaj eldonis Sennacieca Asocio Tutmonda en 1931. La publikigaĵo ampleksis 236 paĝojn. En la Reto ĝia bitlibra versio (A. Puŝkin, trad. N.V. Nekrasov: Eŭgeno Onegin) estas disponebla.
La plej plenan kaj fidelan tradukon de la versromano (ja Nekrasov preterlasis kelkajn partojn, kaj malĝuste komprenis kelkajn specifajn realaĵojn) faris Valentin Melnikov; lia traduko estas eldonita en 2005 de Sezonoj, en Kaliningrado (serio Oriento-Okcidento, n-ro 40).
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La titolpaĝo de la traduko fare de Nikolao Nekrasov kun ties donaca surskribo al A.Saĥarov
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Filmo Jevgenij Onegin (1911)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La bildo estas tiu de la eldono de 2005 en Kaliningrado
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Melnikov, Valentin (2003). “Enciklopedio de la rusa vivo”, La Ondo de Esperanto (eo) 6 (104).
- Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
Kategorioj:
- Libroj de Aleksandr Puŝkin
- Esperanto-libroj aperintaj en 1931
- Eldonaĵoj de SAT
- Esperantlingvaj romanoj
- Fikciaj rusoj
- Rusio en fikcio
- Moskvo en beletro
- Sankt-Peterburgo en beletro
- Verkoj el la esperantigita ruslingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto