Greifensee
Tiu ĉi artikolo temas pri la lago. Pri la samnoma urbo vidu Greifensee (urbo) |
Greifensee | ||
---|---|---|
Vido de la ĉirkaŭbarantaj montetoj
| ||
lago • area not part of a municipality of Switzerland | ||
Ĉefaj fontoj | Ustermer Aa, Mönchaltorfer Aa | |
Ĉefaj elfluoj | Glatt | |
Setlejoj | Maur, Nieder-Uster, Fällanden, Mönchaltorf, Greifensee | |
Areo de la baseno | 160 km² | |
Landoj de la baseno | Svislando | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | CH1903: 693817 / 245030 (mapo)47.3494444444448.6802777777778Koordinatoj: 47° 20′ 58″ N, 8° 40′ 49″ O; CH1903: 693817 / 245030 (mapo) | |
Supermara alteco | 435 m | |
Surfaca areo | 8,45 km² | |
Maksimuma longo | 6 km | |
Maksimuma larĝo | 1,6 km | |
Akva volumeno | 0,148 km³ | |
Maksimuma profundo | 32 m | |
Averaĝa profundo | 18 m | |
Restad-tempo (de laga akvo) | 420 tagoj | |
Greifensee (prononcu grajfnse, alemane Gryfäsee) estas mezgranda lago je 20 km nordoriente de la Lago de Zuriko kaj de urbo Zurich en la distrikto Uster. Ĝi estas la dua plej granda lago en la Kantono Zuriko post la lago de Zuriko, ĝi estas de 6 km longa kaj 1,6 km larĝa je la plej larĝa punkto, kun maksimuma profundeco de 32 m. Ĝis la 13-a jarcento la nomo de la lago cetere estis analoge al ĝia elfluanto Lago de Glatt.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Greifensee situas okcidente de la montoĉeno de Pfannenstiel okcidente de la urbo Uster. Ĝia fludirekto estas de sudoriento al nordokcidento kaj ĝi havas formon, kiu similas al granda fiŝo. Ĉe la "fiŝvosto" de je ĝia sudorienta fino situas bela marĉo, kiu estas naturprotekta regiono.
Alfluantoj kaj elfluanto
[redakti | redakti fonton]La riveretoj Ustermer Aa kaj Mönchaltorfer Aa estas la ĉefaj alfluantoj. Ustermer Aa elfluas el al Lago de Pfäffikon. La elfluanto de Greifensee estas la rivero Glatt, kiu alfluas al la Rejno.
Estiĝo
[redakti | redakti fonton]Greifensee estiĝis ĉe la fino de la lasta malvarmepoko post la retiriĝo de la Linth-Glaĉero. Per tereniĝo la origina formo de la lago iom post iom ŝanĝiĝis kaj ĝia surfaco malgrandiĝis, dum samtempe estiĝis ampleksaj marĉoj ĉirkaŭ ĝia bordo.
Turismo ĉirkaŭ la lago
[redakti | redakti fonton]Ŝiplinio konektas Maur kun Niederuster.
La lago estas loko de duon-maratono ĉirkaŭ ĝi, okazanta ĉiun jaron.
Ĉirkaŭ la lago situas pluraj publikaj strandbanejoj, kaj kampadejoj. La lago invitas al banado, velŝipumado kaj migrado ĉirkaŭ ĝia bordo.
En februaro 2012 la lago grandparte glaciiĝis kaj la frostiĝinta lagoareo la 15-an de februaro estis malfermita al la publiko.
Komunumoj ĉirkaŭ la lago
[redakti | redakti fonton]Je la orienta bordo de la lago situas la urbo Uster, nordoriente la urbeto Greifensee, norde Schwerzenbach kaj Fällanden, ĉe la okcidenta flanko situas Maur, je ĝia plej suda pinto la komunumo Egg atingas en unu punkto la lagon kaj en sudoriento situas Mönchaltorf.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Greifensee – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kano ĉe la bordo Greifensee
-
Kano ĉe la frostiĝinta lago en februaro 2012
-
La frostiĝinta lago en februaro 2012
-
Greifenseebanejo kaj ŝiphaltejo Niederhuster
-
Liniŝipo sur la lago Greifensee