[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Grus (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri genro "Grus" de birdoj, ankaŭ nomita gruo. Por familio Gruedoj ("Gruidae") supre de tiu genro rigardu la paĝon Gruo (birdo). Por konstelacio legu la artikolon Gruo (konstelacio). Por levmaŝino disponeblas la paĝo Gruo (maŝino).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gruoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruoj Grus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grus estas genro de grandaj birdoj en la familio Gruedoj kiuj ĝi nomas.

La genro Grus estis starigita de la franca zoologo Mathurin Jacques Brisson en 1760.[1] La nomo Grus estas la Latina vorto por "gruo".[2] Ĝenerale oni konsideris, ke la germana ornitologo Peter Simon Pallas starigis la genron en 1766[3] sed la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo decidis en 1956, ke Brisson havu prioritaton.[4]

La genro iam inkludis kromajn speciojn. Studo de molekula filogenetiko publikigita en 2010 trovis, ke la genro Grus, kiel tiam difinita, estis polifiletika.[5] En la rezulta rearanĝo por krei monofiletikajn genrojn, la Kanada gruo, la Blanknuka gruo, la Ruĝkola gruo kaj la brolgogruo estis movitaj al la revivigita genro Antigone kiu estis starigita de la germana naturasciencisto Ludwig Reichenbach en 1853.[6][7] La Blanka gruo estis movita al la revivigita monotipa genro Leucogeranus.[6]

La genro enhavas ok speciojn:[6]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Grus carunculata Bridogruo Orienta kaj suda Afriko
Grus paradisea Paradizgruo Suda Afriko
Grus virgo Fraŭlingruo Centra Eŭrazio, el Nigra Maro al Mongolio kaj nordorienta Ĉinio. Estas ankaŭ malgranda reprodukta populacio en Turkio.
Grus japonensis Ruĝverta gruo Siberio (orienta Rusio), nordorienta Ĉinio, Hokkaidō (norda Japanio), Koreio, kaj foje en nordorienta Mongolio.
Grus americana Amerika gruo Nordameriko
Grus grus Ordinara gruo Eŭropo, Azio kaj Nordafriko
Grus monacha Kapuĉa gruo Sud-centra kaj sud-orienta Siberio, Mongolio, Ĉinio.
Grus nigricollis Nigrakola gruo Tibeta Altebenaĵo kaj malproksimaj partoj de Barato kaj Butano.

La listoj de HBW/BirdLife kaj Clements metas la Fraŭlingruon kaj la Paradizgruon en la genron Anthropoides, kaj la Bridogruon en la unuspecian genron Bugeranus, lasante nur la Ruĝvertan, la Amerikan, la Ordinaran, la Kapuĉan, kaj la Nigrakolan gruojn en la genron Grus.[8][9][10][11]

La Kuba nefluga gruo, Grus cubensisAntigone cubensis, iĝis formortinta en la Pleistoceno.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode contenant la division des oiseaux en ordres, sections, genres, especes & leurs variétés 5 (fr, la). Jean-Baptiste Bauche, p. 374–375.
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. (1934) Check-list of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  4. (1956) “Direction 55: Insertion in the Official List of Generic Names in Zoology of an entry relating to the generic name Grus Brisson, 1760 (Class Aves) (correction of an error in the Ruling given in Opinion 103)”, Opinions and Declarations Rendered by the International Commission on Zoological Nomenclature 1 Section D Part D.16. International Trust for Zoological Nomenclature, p. 319–336.
  5. (2010) “Mitochondrial genome sequences and the phylogeny of cranes (Gruiformes: Gruidae)”, Auk 127 (2), p. 440–452. doi:10.1525/auk.2009.09045. 85412892. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 28a de Julio 2024 .
  7. Reichenbach, Ludwig. (1853) Handbuch der speciellen Ornithologie (germane). Friedrich Hofmeister.
  8. Demoiselle Crane (Anthropoides virgo). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 12a de Novembro 2017 .
  9. Blue Crane (Anthropoides paradiseus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 12a de Novembro 2017 .
  10. Wattled Crane (Bugeranus carunculatus). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2017). Alirita 12 November 2017 .
  11. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2017 (2017). Alirita 12a de Novembro 2017 .
  12. Olson, Storrs L.. (1978) “A paleontological perspective of West Indian birds and mammals”, Zoogeography in the Caribbean: The 1975 Leidy Medal Symposium, Special Publication 13. Academy of Natural Sciences of Philadelphia, p. 99–117 [106]. ISBN 1422317854.