Giacomo Meazzini
Giacomo Meazzini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1879 |
Morto | 30-an de novembro 1938 (59-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto katolika sacerdoto idisto |
Giacomo MEAZZINI estis itala sacerdoto, esperantisto kaj vortaristo, kiu poste transiris al la planlingvo Ido kaj fine en 1928 publikigis propran planlingvan projekton Ido reformita.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Meazzini fariĝis profesoro je 21a de septembro 1922 en Trieste, sed libervole rezignis je 22a de marto 1925 favore al Corrado Grazzini. Li vivis en San Giovanni Valdarno.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Meazzini verkis Dizionario italiano-esperanto (italan-esperantan vortaron), kiu estis vaste uzata: 1a eld. 1907, 2a 1912, 3a 1923. En 1922 aperis en San Vito lia Novo vocabolario Esperanto-Italiano (Nova vortaro Esperanto-itala) kun antaŭvorto de Giuseppe Peano. En tiu jaro li estis membro de la Lingva Komitato.[1]
Li kunlaboris al la itala gazeto L'Esperanto, tamen disiĝinte de la Zamenhofaj principoj tiom, ke Bruno Migliorini, kiu lingve kontrolis la gazeton en 1922 (p. 131) deklaris: "mi deziras ke la legantoj sciu ke mia kontrolo neniel rilatas la artikolojn kaj recenzojn de Prof. J. Meazzini, pri kiuj nur li portas respondecon".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Petr Stojan en sia recenzo de la Novo vocabolario italiano-esperanto, 1922. En: Literatura Mondo, vol. II. 1923, n-ro 6 Arkivigite je 2014-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, p. 118.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell'Esperanto in Italia, Roma, p. 17
- Courtinat, Léon 1964-1966 : Historio de Esperanto. Bellerive-sur-Allier, vol. I, p. 98b (foto).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Giacomo Meazzini en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikoloj de kaj pri Giacomo Meazzini en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)