Gaucín
Gaucín | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29480 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 591 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 31′ N, 5° 19′ U (mapo)36.5192377-5.3177544Koordinatoj: 36° 31′ N, 5° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 612 m [+] | ||
Areo | 98 km² (9 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gaucín [+] | |||
Gaucín estas municipo hispana apartenanta al la regiono Andaluzio. Estas situanta plej okcidente de la provinco Malago, en la Valo Genal, kie estas unu el la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon de la Montaro de Arundo.
Estas la unua vilaĝo de la Montaro de Arundo ĉe la ŝoseo el Kampo de Ĝibraltaro al la urbo Arundo. Estas unu el la blankaj vilaĝoj kiuj troviĝas ĉe la deklivoj de la montaroj el kiuj venas la rivero Genal.
Gaucín prezentas pejzaĝon varian formitan el korkokverkoj, anzinoj kaj arbaroj de pinoj, same kiel formaĵoj de arbustoj mikse kun kaŝtanarboj kaj naturaj olivoj, krom fruktoĝardenoj ĉe ruraj domoj kun varia vegetaĵaro de ties riverbordoj.
La vilaĝo estas situanta en la valo el la Montaro Haĉo, sub la kastelo de la Aglo, kiu ludis grandan strategian rolon, ĉar kun Ĝibraltaro, konstituis la defendon de la enirejo el la sudo. Kvankam konstruita de la romianoj, estis la araboj kiuj plej lasis ŝpurojn en la areo.
Ties stratoj, de aspekto araba, adaptiĝas al monteto sur kiu sidas ties blankaj domoj ornamitaj kun kradoj kaj balkonoj, verko de manfaristoj kiel forĝistoj. Pri monumentoj elstaras ties Preĝejo de Sankta Sebastiano (16a jarcento), la monaĥejo de la Karmelanoj, la Fonto de Ses años, krom serio de senjoraj domoj (17a al 18a jarcentoj), kun lintelaj pordoj kaj nobelaj blazonoj ĉizitaj el ŝtono.
La kuirarto estas simila al tiuj de aliaj municipoj de la komarko de Arunndo. Tipas la produktoj derivaj el porko, dolĉaĵoj prilaboritaj manfaritaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- "Gaucín", Francisco kaj Esteban García Mota. Eld. Ayuntamiento de Gaucín.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Municipo de Gaucin
- "La Gaceta de Gaucin" Arkivigite je 2012-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Paroĥo de Sankta Sebastiano, de Gaucín
- Personal retejo de Sylvia Simpson, interesa kaj ĝisdatigita, kun novaĵoj pri Gaucín
- Gaucín en el Diccionario Madoz | iluana.com Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- "Historia de Gaucin" Arkivigite je 2014-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Patrimonio cultural de Gaucín en la Guía Digital del Patrimonio Cultural de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
- Asociación Musical "Villa de Gaucín"
- Hermandad del Santo Niño y San Juan de Dios
- Toro de Cuerda de Gaucín Arkivigite je 2019-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|