Gordoncillo
Gordoncillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24294 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 325 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N, 5° 24′ U (mapo)42.134166666667-5.4027777777778Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 747 m [+] | ||
Areo | 23,36 km² (2 336 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gordoncillo [+] | |||
Gordoncillo [gordonZIljo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco angule ĉe la provincoj Zamoro kaj Valadolido.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fuentes de Carbajal, Valdemora, Castilfalé, Matanza, Campazas, Castrobol (Valladolid), Mayorga (Valladolid), Valderas, La Unión de Campos (Valladolid) kaj Urones de Castroponce (Valladolid).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (tradicie vitejoj, kun vinproduktado kaj protektita devennomo, pri kio aperas grapolo en la blazono) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, loka muzeo en iama farunfabriko, kulturcentro).