Asorti
Aspekto
Asorti estas familia muzika ensemblo el Litovio, konsistanta el la muzikistoj Edvardas (patro), Jelena (patrino) kaj Edgaras (filo, intertempe plenkreska) Piščikas.
Krom dum Esperanto-renkontiĝoj ekzemple en Latvio, Hispanio, Germanio, Finnlando, Svedio, Hungario kaj Belgio, la grupo profesie koncertas ankaŭ dum grandaj internaciaj muzikfestivaloj, festoj aŭ foiroj dum kiuj ili kantas kvarlingve: litove, angle, ruse kaj Esperante kaj tiele disvastigante la Esperanto-muzikon al publiko ne parolanta Esperanton. Ilia muziko sonoris dum televidaj programoj ekzemple Eurovision, X-Faktor, Du minutoj da gloro kaj aliaj[1].
La repertuaro estas diversstila: kontreo, bluso, folko, roko.
Eldonitaj albumoj en Esperanto:
- (1993) Se povus mi
- (1994) Ni denove renkontiĝos
- (1995) Edgar + Asorti (kasedo)
- (2003) Elektronika kompilo - Asorti kontribuis per unu titolo.
- (2005) Lernejaj amikoj
- (2007) Kantu kune
- (2009) Verda hejmo
- (2013) Espero
- (2015) Teo kaj Amo
- (2015) Koloroj de l' mondo
- (2019) Elektitaj kantoj
- (2022) Mia plej bela revo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anna Bartek, Heroldo de Esperanto, 10 (2260) kongresa numero julio 2016.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kanto Teo kaj Amo - por la internacia konkurso de mallongaj filmoj "Teo Amo"
- Intervjuo de 2011 en la retradia (podkasta) retejo de la grupo Varsovia Vento
- Historia filmeta prezento de la kanto "Apud Maro" kun kantanta kaj violonanta Edgaras, tiam 10- aŭ 11-jara, borde de la Balta Maro
- Ĉu trinki teon por konsento?, filmeto pri konsento en 13 lingvoj pere de subtekstoj kaj voĉlegado (mankas subteksto kaj voĉlegado en Esperanto), Tradukistoj sen landlimoj, 2017.