[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Asuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aŝuro.
Asuro
diaĵo
Informoj
Malamikoj Deva
vdr

AsuroDemono (sanskrite: असुर, ásura) (aliaj eblaj tradukoj estas titanokontraŭdio), en Hinduisma mitologio estas aro de diaĵoj serĉantaj forton. Ili estis en opozicio al dioj. Laŭ Hinduismo la dioj kaj demonoj ambaŭ estas idoj de Kaŝjapo: la du gentoj de demonoj estas ditiidoj kaj danuidoj, kaj la gento de dioj estas aditjidoj.

En tradicia budhismo Asuroj ankaŭ okazis kiel supernaturaj estaĵoj en la kosmologio.

Etimologie “Asura” havas la saman radikon kiel “Ahura” de Zaratuŝtro.

La ditiidoj estas la idoj kaj praidoj de Ditio kaj Kaŝjapo. La plej gravaj estas:

  • Hiranjakŝo
  • Hiranjakaŝipo
  • Holiko
  • Simhiko
  • Pralado
  • Viroĉano
  • Devambo
  • Balio
  • Banasuro
  • Kajkesio (ŝi ankaŭ estas ogro)
  • Andhakasuro

La danuidoj estas la idoj kaj praidoj de Danuo kaj Kaŝjapo. La plej gravaj estas:

  • Rambho
  • Karambho
  • Mahiŝasuro
  • Mahiŝio
  • Rahuketuo (Rahuo, Ketuo)