Artúr Feilitzsch
Aspekto
Artúr Feilitzsch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1859 en Novi Kneĵevac |
Morto | 15-an de junio 1925 (66-jaraĝa) en Ernei |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Berthold Feilitzsch (en) (pli juna frato) |
Okupo | |
Okupo | politikisto forstisto |
FEILITSCH Artúr (fajliĉ) barono, estis hungara arbaristo, ministro pri agrikulturo. Li naskiĝis en Törökkanizsa la 18-an de februaro 1859 kaj mortis en Nagyernye la 15-an de junio 1925.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Feilitzsch pristudis la arbarfakon en Selmecbánya, poste li laboris ĉe la arbardirektoraro de Máramarossziget kaj Budapeŝto. En 1891 li iĝis arbarinspektisto, en 1895 arbardirektoro, prezidanto de Erdélyi Kárpát-Egyesület. Ekde 1899 ĝis 1905 li estis landkunvena deputito de liberala partio de Koloĵvaro, adepto de István Tisza. Oni elektis lin 1903 vicprezidanto de deputitĉambro. Inter 18-a de oktobro 1905 kaj 6-a de aprilo 1906 li estis ministro pri agrikulturo en registaro de Géza Fejérváry. Depost la falo de la registaro li retiriĝis el la politika vivo.