Adolf Huszár
Adolf Huszár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Huszár Adolf |
Naskiĝo | la 18-an de junio 1843 en Jakabfalva (Hungara reĝlando) |
Morto | 21-an de januaro 1885 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-2-42 |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Adolf Huszár [husAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszár Adolf estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Adolf Huszár [1] naskiĝis la 18-an de junio 1843 en Jakabfalva (Hungara reĝlando, nuntempa urboparto de Banská Bystrica en Slovakio), li mortis la 21-an de januaro 1885 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Adolf Huszár komence estis fergisisto. Ekde 1866 (laŭ [2] 1870-1872) li studis en Akademio de Belartoj de Vieno. Lia plej grava instruisto estis Anton Dominik von Fernkorn. En 1871 li havis eblecon labori en ateliero de Miklós Vay. Post 2 jaroj li atingis la unuan lokon en konkurso kaj li estis tutlande konata. Li establis propran atelieron en rando de tiama Budapeŝto. Ekde 1881 ĝismorte li instruis en la Reĝa Modela Desegna Lernejo. Li mortis antaŭ pretiĝo de monumento pri Ferenc Deák.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- la plej gravaj skulptaĵoj estas videblaj en tiu ĉi paĝo!
- Nevető fiú (marmoro)
- Vénusz és Ámor
- bustoj pri Miklós Barabás, Lajos Kossuth, Ferenc Pulszky, Ferenc Toldy, Miklós Izsó (skulptisto), Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)
- Húzd rá, cigány! (ĝenro)
- Ferenc Csepreghy (tombomonumento)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
-
Józef Bem (1880)
-
Reliefo pri Mór Jókai
-
Zsigmond Szentpétery (busto)