Abrakso
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Abraxas (apartigilo) |
Abrakso | |
---|---|
diaĵo | |
Informoj | |
Abrakso - en iuj naciaj lingvoj Abraxas respektive Abraksas - estas dio en persa mitologio kaj gnostikismo.
Per la vorto Abrakso la egiptia gnostikisto Basileides dum la 2-a jarcento nomis la simbolo de la plej alta praestaĵo, el kiu eliris la kvin prafortoj spirito, vorto, sorto, saĝo kaj potenco. Liaj anoj adoris Abrakson kiel plej alta dio, kiu laŭ ili ankaŭ sendis Jesuon (kiun ili konsideris dian filon, sed spiriton, ne homon) al la tero. La nomo de la dio Abrakso troviĝas sur helenismaj magiaj papirusoj, sed ankaŭ sur antikvaj amuletoj. La kulto pri Abrakso restis viva ĝis la mezepoko kaj dum la renesanco retrovis multajn adeptojn. Ankoraŭ nuntempe ekzistas multaj artistoj, kiuj inspiriĝas per la mistera karaktero de la abraksa kulto. Pro mezepokaj inkviziciaj provoj de la katolika eklezio kontraŭbatali la abraksan kulton, ĝi foje mise ligiĝas al satanismaj tendencoj.
La origina ortografio de la nomo cetere estis Abrasaks (αβραςαξ) - la nuntempe kutima formo Abraksas (retradukite al la greka lingvo αβραξας) ekestis probable pro mikso de la similaspektaj grekaj literoj sigmo kaj ksio en latina traduko.
Al la magia karaktero de la abraksa kulto aludas la fakto, ke Abrakso ankaŭ estas la nomo de iuj fikciaj sorĉistoj. En la infana libro La malgranda sorĉistino, kiu aperis ankaŭ esperantlingve, Abrakso estas saĝa, parolanta korvo, kiu estas la dombesto de la heroa sorĉistino.