[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/Saltu al enhavo

Anĝelo ruĝroba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĝelo ruĝroba
filmo
Originala titolo The Angel Wore Red
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1960
Ĝenro drama filmo
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Nunnally Johnson
Produktisto(j) Mario Missiroli • Titanus
Scenaro Nunnally Johnson • Giorgio Prosperi
Filmita en Katanio
Loko de rakonto Hispanio
Muziko de Bronisław Kaper
Rolantoj Ava Gardner • Dirk Bogarde • Joseph Cotten • Vittorio De Sica • Aldo Fabrizi • Arnoldo Foà • Finlay Currie • Rossana Rory • Enrico Maria Salerno • Franco Castellani • Nino Castelnuovo • Aldo Pini • Renato Terra • Gustavo De Nardo • Bob Cunningham
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr

The Angel Wore Red (angle, Anĝelo ruĝroba) kaj La sposa bella (itale, La bela edzino), estas ital-usona kunproduktoraĵo MGM/Titanus kaj primilita drama filmo de 1960, en kiu stelulas Ava Gardner kaj Dirk Bogarde. Ĝi estis reĝisorita de Nunnally Johnson kaj produktorita de Goffredo Lombardo laŭ scenaro de Johnson bazita sur la romano de 1953 The Fair Bride de Bruce Marshall.

Giorgio Prosperi verkis la dialogon por la itala versio. La muzikon por la usona versio verkis Bronislau Kaper kaj por la itala versio Angelo Francesco Lavagnino.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Usona militĵurnalisto rakontas amaferan historion dum milito.

Juna katolika pastro Arturo Carrera (Dirk Bogarde) simpatias kun malriĉuloj en la Hispana Enlanda Milito, sed malkovras, ke aliaj pastroj tute ne priokupas tiukadre ĉar ili apogas la dekstrulajn insurekciintoj. Je bombardado sur la urbo li rifuĝiĝas ĉe bela kaj mistera virino nomita Soledad (Ava Gardner), kiu kaŝas lin en sia loĝejo. Luktante kontraŭ sia kredo, Arturo enamiĝas por Soledad kaj konsideras abandoni la pastrecon. Duma la respublika generalo Clave konfesas al la kapitano Botargus sian frustracion ĉar li devas batali kontraŭ aliaj hispanoj kaj per milito kiu montriĝas malfacila por la respubliko.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]