Cinco Villas (Aragono)
Cinco Villas (aragone Zinco Billas) estas komarko de Aragono. Ĝi situas norde de la provinco Zaragozo, en Aragono (Hispanio). Ĝia ĉefurbo estas Ejea de los Caballeros.[1]
Deveno de ĝia nomo
[redakti | redakti fonton]La komarko Cinco Villas estas nomata tiel, ĉar enhavas kvin historiajn urbojn, kiuj atingis reĝajn privilegiojn por defendi la Aragonan landlimon. La nomoj de tiuj kvin urboj estas: Tauste, Ejea de los Caballeros, Sádaba, Uncastillo kaj Sos del Rey Católico.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La komarko enhavas, (laŭ alfabeta ordo) jenajn 31 municipojn: [2]
- Ardisa
- Asín
- Bagüés
- Biel
- Biota
- Castejón de Valdejasa
- Castiliscar
- Ejea de los Caballeros
- Erla
- El Frago
- Isuerre
- Layana
- Lobera de Onsella
- Longás
- Los Pintanos
- Luesia
- Luna
- Marracos
- Navardún
- Orés
- Las Pedrosas
- Piedratajada
- Los Pintanos
- Puendeluna
- Sádaba
- Sierra de Luna
- Sos del Rey Católico
- Tauste
- Uncastillo
- Undués de Lerda
- Urriés
- Valpalmas.
Ne ekzistas propra urbeto nomata Los Pintanos, ĉar tiu municipo enhavas du proksimajn loĝlokojn, kies nomoj estas:
Malgrandaj lokaj entoj
[redakti | redakti fonton]En la komarko Cinco Villas ekzistas du malgrandaj lokaj entoj kun speciala statuso. Ili estas jenaj (inter krampoj estas la municipoj, al kiu ili apartenas):
- Fuencalderas (Biel)
- Sofuentes (Sos del Rey Católico)
Distriktaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj municipoj enhavas aliajn malgrandajn lokojn, en kiuj ĉiutage la homoj vivas kaj laboras tie. Jen sekve listeto de 16 urbetoj kaj vilaĝoj en ĉi tiu komarko, kiuj ne estas municipoj, indikante inter krampoj la municipon, al kiu ili apartenas:
- Alera (Sádaba)
- Bardenas (Ejea)
- Campo Real (Sos)
- Casas de Esper (Ardisa)
- El Bayo (Ejea)
- El Sabinar (Ejea)
- Farasdués (Ejea)
- Gordún (Navardún)
- Lacorvilla (Luna)
- Malpica de Arba (Biota)
- Pinsoro (Ejea)
- Rivas (Ejea)
- Sancho Abarca (Tauste)
- Santa Anastasia (Ejea)
- Santa Engracia (Tauste)
- Valareña (Ejea)
Monaĥejo Monlora
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas loĝantojn dum la tuta jaro, praktike ĉiutage, sed foje ne ĉiam ĉiuhore. Oni indikas interkrampe la municipon, al kiu ĝi apartenas.
- Monaĥejo Monlora (Luna)
Sanktejo Sancho Abarca
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas loĝantojn ĉiutage preskaŭ 10 monatojn dum la jaro. Oni indikas interkrampe la municipon, al kiu ĝi apartenas.
- Sanktejo Sancho Abarca (Tauste)
Senhomigitaj sed laborlokoj
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ estas lokoj apartenantaj al aliaj municipoj, kiuj estas senhomigitaj, sed kies terenoj estas prilaboritaj, kaj havas konstruaĵojn pli aŭ malpli bone konservataj. Jen listeto de tiuj ĉi 8 vilaĝoj aŭ vilaĝetoj, indikante inter krampoj la municipon, al kiu ili apartenas:
Forlasitaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Estas ankoraŭ pli da senhomigitaj lokoj en la komarko. La konstruaĵoj de kelkaj el ili estas en relative bona stato, sed aliaj estas pli malpli ruinigitaj (kelkaj estas vilaĝoj, sed multaj el ili estas kasteloj, defendoturoj aŭ ermitejoj). Jen kelkaj, indikante inter krampoj la municipon, al kiu ili apartenas:
- Abargo (Biel)
- Añesa (Ejea)
- Añués (Sos)
- Ballestar (Ardisa)
- Ceñito (Sos)
- El Real (Sos)
- Hispaniés (Luna)
- Gabardilla (Uncastillo)
- La Gabardilla (Tauste)
- Lacasta (Luna)
- Liso (Biel)
- Lucientes (Longás)
- Miana (Ejea)
- Obano (Luna)
- Roita (Sos)
- Salto del Lobo (Marracos)
- San Lamberto (Tauste)
- Sangorrín (Longás)
- Santia (Erla)
- Serún (Sos)
- Sierra de los Blancos (Ardisa)
- Sora (Castejón de Valdejasa)
- Vico (Sos del Rey Católico)
- Villaverde (Luna)
- Yéquera (Luna)
- Yérzol (Orés)
Geografio
[redakti | redakti fonton]La regionaj limoj de la komarko estas jenaj: okcidente kun la regiono Navaro, norde kun la aragona komarko Jacetania, oriente kun la aragona komarko Hoya de Huesca, kaj sude kun la aragonaj komarkoj Ribera Alta del Ebro, Zaragozo kaj Campo de Borja.[3][4]
Ĝiaj kvar ĉefaj riveroj estas Arba de Biel, Arba de Luesia, Riguel kaj Farasdués. Dum pli ol dek kvin km la rivero Gállego estas orienta limo de la komarko, kaj dum kelkaj km estas la grandrivero Ebro eta parto de la suda limo de Cinco Villas.
Oni konstruis la plej antikvan kanalon de la komarko dum la 16-a jarcento: la Kanalo de Tauste, je la sudo, proksime de la rivero Ebro. La plej grava estas la kanalo nomata de la Bardenas, kiu irigacias multajn kampojn de la komarko. Ankaŭ la kanaletoj Cinco Villas (oriente) kaj Sora (sude), ambaŭ irigacias same sur ne tiel granda areo.
En la norda limo de la komarko estas la grandega diglago Yesa, ene de la komarko estas ankaŭ mezgrandaj diglagoj: Laverné, San Bartolomé, Bolaso, Moncayuelo, Malvecino, Canales, Escorón, Valdelafuén, El Gancho kaj multaj aliaj malgrandaj marĉoj kaj diglagetoj.[5]
Elstaras la montaroj Santo Domingo, kies plej alta pinto situas 1.524 m super la marnivelo. Norde de Santo Domingo kaj Longás elstaras la pintoj Puy d'Arás (1.239 m) kaj Sangorrín (1.228 m). Sude de Santo Domingo elstaras Puy Moné (1.303 m) kaj oriente de Santo Domingo elstaras Fachar (1.384 m).[6]
Historio
[redakti | redakti fonton]La kreado de la komarko Cinco Villas estas bazita sur historiaj principoj, ĉar la teritoria unueco de la kvin urboj venas de la 13a jarcento, formita ĉirkaŭ Ejea de los Caballeros kiel administra centro.[2]
En 1711, post la Hispana Sukceda Milito, la reĝo de Hispanio Filipo la 5-a starigis la novan burbonan reĝimon kaj ŝanĝis la distribuon de la aragona teritorio, laŭ regionetoj tiam nomitaj "corregimientos". La nova regioneto "Cinco Villas" havis tiam areon pli grandan kaj ĝia ĉefurbo estis Sos del Rey Católico.
Post la distribuado de Hispanio en provincoj, en 1833, laŭ franca modelo, tuj sekve oni dividis la provincojn laŭ jurisdikciaj distriktoj, kaj tial malaperis la tradiciaj aragonaj komarkoj.
La nuna komarko renaskiĝis leĝe la 26an de novembro de 2002, sed ĝis la 8a de januaro de 2003 ĝi ekzistis nur papere, sed ne fakte. Ĝi ekkomencis kiel memstara administra regioneto la 1an de marto de 2003. [7][2]
Arto
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu regiono estas kiel legi libron de arto de komenco al fino, en kiu la romanika okupas plurajn ĉapitrojn. En la konstruoj de iliaj vilaĝoj oni povas konstati la malsamajn etapojn de la historio de arto. Lia medio ankaŭ estas sindona: ĝi etendiĝas de norde al sudo, de Pireneoj ĝis la rivero Ebro, do la vario de pejzaĝoj estas garantiita en ĉi tiu vasta ebenaĵo nur rompita norde de la antaŭ-Pireneaj montaroj. La tradicia arkitekturo de la komarko "Cinco Villas" estas karakteriza. [8][9][2]
Teritorio kaj enloĝantoj
[redakti | redakti fonton]La komarko Cinco Villas havas areon de 3.062 km² kaj enhavas proksimume 33.200 enloĝantojn. La duono de ĉiuj loĝas en Ejea de los Caballeros, kiu estas la ĉefurbo de tiu ĉi komarko.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Comarca de las Cinco Villas (hispane). Comarca de las Cinco Villas. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Comarca de las Cinco Villas (hispane). Gran Enciclopedia Aragonesa. Arkivita el la originalo je 2018-06-20. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ Comarca (hispane). Cincovillas.com. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ Ibarra Benlloch, Palima. Marco geográfico y rasgos geomorfológicos de la comarca de las Cinco Villas (hispane) (PDF), p. 21-36. Comarca de Cinco Villas. Arkivita el la originalo je 2011-11-21. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ Turismo de Embalses en las Cinco Villas (hispane). Comarca de las Cinco Villas (2010-08-29). Arkivita el la originalo je 2017-10-07. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ (2004) Aragón [Atlas Carreteras]. Zaragoza: Ed. Prames. ISBN 84-8321-172-6.
- ↑ Ley 26/2002 de creación de la Comarca de Cinco Villas (hispane). Comarcalización de Aragón. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ Descubre Cinco Villas (hispane). Asociación de Turismo Cinco Villas. Alirita la 18-an de junio de 2018 .
- ↑ Cinco Villas (hispane). Gobierno de Aragón - Aragón Comarca a Comarca. Arkivita el la originalo je 2011-09-15. Alirita la 18-an de junio de 2018 .