CONCAFRAS-PSE
CONCAFRAS-PSE[1] (prononci konkafras) estas la portugallingva mallongigo de "Confraternização das Campanhas de Fraternidade Auta de Souza - Promoção Social Espírita" (Kunfratiĝo de la Fratecaj Kampanjoj Auta de Souza - Spiritisma Soci-agado). Tio estas ĉiujara renkonto de spiritistoj, okazinta la unuan fojon en 1957 en Brazilo, kie ĝi okazas ĉiam dum la karnavalaj feriotagoj. En 2000 ĝi okazis en Braziljo kaj havis ĉirkaŭ dek mil partoprenantojn. En 2013 okazis la 1a Monda CONCAFRAS en Tegucigalpo, Honduro. Ĝia programo estas teoria-praktika, por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj CONCAFRAS-PSE en Brazilo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Urbo |
---|---|
1957 | Ribeirão Preto-SP |
1958 | Araçatuba-SP |
1959 | Franca-SP |
1960 | Ribeirão Preto-SP |
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare CONCAFRAS-PSE ofertas Esperanto-kursojn, en kiuj oni parolas pri la rilatoj de Esperanto kun spiritismo kaj pri la faka apliko de Esperanto al spiritismo.
Venontaj CONCAFRAS-PSE
[redakti | redakti fonton]- En Brazilo: de la 25a ĝis la 28a de februaro 2017. Ĝi okazos samtempe en 5 urboj: Castro-PR, Frutal-MG, Porangatu-GO, Porto Seguro-BA kaj Porto Velho-RO.
- Monda CONCAFRAS-PSE: Porto, Portugalio, de la 4a ĝis la 7a de oktobro 2018 (estos Esperantlingvaj programeroj)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Oficiala retejo Arkivigite je 2016-07-13 per la retarkivo Wayback Machine de CONCAFRAS-PSE (portugallingva)
CONCAFRAS-PSE en Fejsbuko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur informoj trovataj en la portugallingva libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2016 (eldonita okaze de la 60a jariĝo de CONCAFRAS-PSE)