Árpád Bardócz (pentristo)
Árpád Bardócz (pentristo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Roth Árpád |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de decembro 1938 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto ilustristo |
Árpád Bardócz [bardOc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bardócz Árpád estis hungara pentristo, grafikisto. Lia familia nomo estis Roth ĝis 1904, lia nobela antaŭnomo estis nagybaczoni [nadjbaconi].
Árpád Bardócz[1] naskiĝis la 27-an de oktobro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de decembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Bardócz devenis el juda familio. Li akiris pentristan licencon en sia naskiĝurbo en 1906. Liaj majstroj estis hu:Prenoszil Sándor kaj Henrik Pap. Li studvojaĝis en Munkeno, Parizo (1909), Norvegio (1911) kaj Nederlando (1912–1914). Ekde 1912 li ekspoziciis, sed pro la milito li hejmenvenis kaj estis armea pentristo dum la 1-a mondmilito. En la jaroj 1933 kaj 1934 li vivis en Egiptio, kie li pentradis, eĉ ankaŭ freskon en hospitalo. Li pentradis pejzaĝojn, portretojn, sed li estis ankaŭ fama ilustristo kaj dum la Hungara Sovetrespubliko li kreis afiŝojn.
Liaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1917, 1924, 1931, 1932, 1935)
Liaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1912, 1916, 1917, 1919, 1925, 1929-1930, 1960, 1986)
- Munkeno (1929)
Liaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Politikai Magyarország (1911–1913) ene mil ilustraĵoj
- Toporentz 1914–16 (litografiaro pri la milito, 1917)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44109 hungarlingva datenaro de muzeo