Kolbasov
Kolbasov | |
rutene: Ковбасів, hungare: Végaszó | |
municipo | |
Oficiala nomo: Kolbasov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Rivero | Ulička |
Situo | Kolbasov |
- alteco | 312 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 00′ 30″ N 22° 22′ 41″ O / 49.00833 °N, 22.37806 °O (mapo) |
Areo | 15,965 km² (1 596,5 ha) |
Loĝantaro | 100 (31.12.2009) |
Denseco | 6,26 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1548 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 66 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 520381 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Kolbasov | |
Retpaĝo: kolbasov | |
Portalo pri Slovakio |
Kolbasov (hungare Végaszó aŭ Kolbaszó) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio, en regiono Prešov, en distrikto Snina.
Priskribo
Kolbasov troviĝas en montaro Bukovské vrchy, laŭ traira flankovojo, 24 km for de Snina. Teritorio de la vilaĝo situas en montara valkaldroneto, kiun formas rojo Ulička, kelkaj kilometroj de ĉefa montoĉeno de Karpatoj. De sudokcidento limigas kaldroneton subtuteco Nastas kaj de nordoriento subtuteco de Bukovce. La teritorio de vilaĝo ne najbaras kun landlimo.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1492. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al alia nobelara familio de Stropkov ĝis jaro 1830; poste al Greko-katolika episkopejo de Prešov. En 1910 loĝis en Végaszó 372 da homoj, (315 rutenoj, 44 germanoj, 4 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Végaszó apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Kolbasov 130 homoj, (110 slovakoj, 10 rutenoj, 3 ukrainoj).
Vidindaĵoj
La greko-katolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo konstruita ĉirkaŭ jaro 1840 sur la loko post la ligna preĝejo de 18-a jarcento. Ĉe vilaĝa tombejo troviĝas milita tombejo de unua mondmilito. Je la vilaĝdomo memortabulo al morditaj judoj per banderanoj en 1945.
Naturoprotekto
La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny. La vilaĝo mem kuŝas en ŝirma zono de la nacia parko. En la teritorio de vilaĝo troviĝas naturrezervejo Bzaná.