Harry Revel
Aspekto
Harry Revel (21-a de decembro, 1905–3-a de novembro, 1958) estis angla komponisto. Li naskiĝis en Londono kaj translokiĝis al Usono en 1929. En la 30-aj jaroj li komponis muzikon por filmoj de Paramount Pictures kaj 20th Century Fox. Lia lirikisto dum ĉi tiu tempo estis Mack Gordon.[1] Revel estis dufoje nomumita por la Oskaro.[2]
Revel mortiĝis en 1958 en Novjorko. Li postmorte membriĝis en la Songwriters Hall of Fame.[3]
Referencoj
- ↑ Hardy, Phil. (2001) “Harry Revel”, The Faber Companion to 20th Century Popular Music. ISBN 0-571-19608-X.
- ↑ Huey, Steve. Harry Revel. Allmusic. Alirita 2013-09-29 .
- ↑ Harry Revel. Songwriters Hall of Fame. Alirita 2013-09-29 .