Gregorovce
Gregorovce, hungare Gergelylaka [gergejlaka] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Gregorovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Prešov | ||
Distrikto | Prešov | ||
Poŝtkodo | 082 66 | ||
Aŭtokodo | PO | ||
Telefonkodo | ++421-51-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 801 (en 2 010) | ||
Loĝdenso | 91 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°04′07″N 21°12′21″O / 49.06861°N, 21.20583°O (mapo) Koordinatoj: 49°04′07″N 21°12′21″O / 49.06861°N, 21.20583°O (mapo) | ||
Alto | 319 m s.m. | ||
Areo | 10 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gregorovce [+] | |||
Geografio
Gregorovce situas laŭ traira flankovojo, sed ankaŭ ĉefvojo estas proksime. Prešov troviĝas je 10 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1245 en hungara formo "Gregorfalva". En 1427 8 familioj pagis impostojn. En 1739 incendio okazis. En 1796 laŭ la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1787 454 vilaĝanoj loĝis en 70 domoj, en 1828 534 vilaĝanoj en 70 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gergelylaka 480 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Kisszeben, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Gregorovce 766 homoj, (757 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo de 1775, sed partoj devenis el la 15-a jarcento
- nobeldomo el la 19-a jarcento
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio