You signed in with another tab or window. Reload to refresh your session.You signed out in another tab or window. Reload to refresh your session.You switched accounts on another tab or window. Reload to refresh your session.Dismiss alert
Mi komencis konverti matematikajn formulojn al sintakso de AsciiMath kaj prezenti ilin en la retpaĝoj de Revo per la Javoskripto-biblioteko MathJax. Tio estas multe pli bone legebla.
Ho, interese. Bedaŭrinde PReVo ne uzas HTML-rigardon por la artikoloj. Anstataŭe ĝi simple uzas la tekstprezentadon kiu estas parto de Android. Eble meza solvo povus esti uzi AsciiMath en la antaŭtraktado por almenaŭ konverti la tekston al unikodaj simboloj.
Do mi iom pragmate enmetos ambaŭ, tekstan kaj AsciiMath-an formulon tiel: <frm am="a_i">a<sub>i</sub></frm>
Tio ne estas ideala, sed tiel ne rompos la la poŝtelefonajn artikolojn, kaj ankaŭ ebligas daŭre uzi tekstan prezenton de la artikoloj en aliaj formatoj kiel dict / lynx...
Mi komencis konverti matematikajn formulojn al sintakso de AsciiMath kaj prezenti ilin en la retpaĝoj de Revo per la Javoskripto-biblioteko MathJax. Tio estas multe pli bone legebla.
Vidu ekzemple: Revo - implikacio
Ĉu tio eblos ankaŭ en PRevo? Mi ne scias, ĉu vi uzas HTML-rigardon por la artikoloj.
The text was updated successfully, but these errors were encountered: