Komenco estas unua stadio de io evoluiĝonta aŭ unua parto de io. Ĝi ankaŭ signifas agon de iu, kiu komencas.
|
| « Vojaĝo de miloj da mejloj komencas sub via piedo. » | — Laozio, Daodeĝingo Ĉapitro LXIV-a, strofo 1 |
|
|
| « La vivo ne havas puran komencon kaj bonordan finon, la vivo ĉiam daŭras. Vi devus komenci en la mezo kaj fini en la mezo, kaj tio devus esti ĉio tie. » | | « (angle) Life doesn’t have a neat beginning and a tidy end, life is always going on. You should begin in the middle and end in the middle, and it should be all there. » | — V. S. Naipaul |
|
|
| « Viro ne estas fino sed komenco. Ni estas komence de la dua semajno. Ni estas infanoj de la oka tago. » | | « (angle) Man is not an end but a beginning. We are at the beginning of the second week. We are children of the eighth day. » | — Thornton Wilder |
|
|
| « Oni povas komenci de la perspektivo de religia naturisto aŭ de la perspektivo de la mondaj religioj kaj alveni al la sama loko: morala imperativo, ke tiu ĉi Tero kaj ĝiaj estaĵoj estu respektataj kaj amataj. » | | « (angle) One can start from the perspective of a religious naturalist or from the perspective of the world religions and arrive at the same place: a moral imperative that this Earth and its creatures be respected and cherished. » | — Ursula Goodenough |
|
|
| « Venos tempo, kiam vi kredos, ke ĉio finiĝis; tiu estos la komenco. » | | « (angle) There will come a time when you believe everything is finished; that will be the beginning. » | — Louis L'Amour |
|
|
| « Ĉiam komencante de la unua por atingi la lastan, de la plej alta al la plej profunda, de la plej facila al la plej malfacila ĝis venki la plej malfacilan. De la malgrandaj kaj unuopaj aferoj al la komplikaj kaj de tie al la plej komplikaj. » | — Johano Amoso Komenio |
|
|
| « Nenio estas perdita, se oni finfine havas kuraĝon proklami, ke ĉio estas perdita kaj ke oni devas rekomenci. » | | « (hispane) Nada está perdido si se tiene por fin el valor de proclamar que todo está perdido y que hay que empezar de nuevo. » | — Julio Cortázar, Rayuela |
|
|
| « Se vi povas revi pri io, vi povas fari tion. Memoru ĉiam, ke ĉi ĉio komenciĝis per revo kaj muso. » | | « (angle) If you can dream it, you can do it. Always remember that this whole thing was started with a dream and a mouse. » | — Walt Disney |
|
|
| « Paroli pri la fino de scienco estas same malsaĝe kiel paroli pri la fino de religio. Scienco kaj religio ambaŭ estas ankoraŭ proksimaj al siaj komencoj, sen videblaj finoj. » | | « (angle) To talk about the end of science is just as foolish as to talk about the end of religion. Science and religion are both still close to their beginnings, with no ends in sight. » | — Freeman Dyson |
|
|
| « Ĉiu afero en la mondo kreita de iu ajn komencis per ideo. » | | « (angle) Every single thing in the world that was made by anyone started with an idea. » | — David Lynch |
|
|
| « La plej granda defio de la tago estas: kiel estigi koran revolucion, revolucio, kiu devas komenciĝi kun ĉiu el ni? » | | « (angle) The greatest challenge of the day is: how to bring about a revolution of the heart, a revolution which has to start with each one of us? » | — Dorothy Day |
|
|
| « Se vi iras malproksimen, vi komencis proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte.[1] » | | « (Ĉin)行遠必自邇,登高必自卑 » | — Ĉinaj proverboj |
|
Referencoj