[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Bovo estas granda remaĉanta mamulo.

Bovo
Bovo
Bovo
Aliaj projektoj
Bovo en Vikipedio
Bovo en Komunejo
Bovo en Komuneja kategorio
Bovo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
Citaĵo 
« Ĉe riĉulo naskos eĉ virbovo. » « Bogatemu to i byk się ocieli. »
— pola proverbo
Citaĵo 
« De pli granda bovo lernas plugi la pli malgranda. » « A bove majore discit arare minor.(Latine) »
— latina proverbo

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo 
« Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Bovo prenita, koko donita kaj -- kvita. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« De unu bovo oni du felojn ne deŝiras »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo 
« Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti