[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Zog la 1-a ankaŭ Ahmet ZoguAhmed Zogu (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895 en la Burgajet-kastelo, Albanio, mortis la 9-an de aprilo 1961 en Suresnes, Francio) estis en la jaroj 1922 - 1924 albana prezidanto de registaro, poste en la jaroj 1925 - 1928 prezidento kaj fine ekde la jaro 1928 ĝis fino de okupacio de la lando fare de Italio en aprilo de 1939 reĝo. En la 30-aj jaroj li orientiĝis al senpera kunlaborado kun Italio. Ekde la jaro 1939 li vivis kiel ekzila reĝo en Unuiĝinta Reĝlando.

Zog la 1-a
prezidento de Albanio kaj reĝo de la Albanoj
Persona informo
Ahmet Zogu
Naskiĝo 8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
en Burgajet,  Otomana Imperio
Morto 9-an de aprilo 1961 (1961-04-09) (65-jaraĝa)
en Suresnes,  Francio
Mortis per Malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Pariza tombejo de Thiais Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio sunaismoislamo vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Otomana Imperio
Albana Respubliko
Albana Reĝlando
Albana Princlando
Sendependa Albanio
Albanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Galatasaray High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Zog la 1-a
Familio
Dinastio House of Zogu vd
Patro Xhemal Pasha Zogu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sadije Toptani (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Xhelal Bey Zogu (en) Traduki kaj Princess Senije Zogu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o reĝino Géraldine de Albanio (1938–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Tania Visirova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Leka Zogu
 ( reĝino Géraldine de Albanio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Tirano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li apogis dum la Unua Mondmilito Aŭstrion, post la milito iĝis gvidanto de la reformisma Popola Partio. Li estis ekde junio ĝis decembro de 1924 en ekzilo, kiam li hejmenvenis per jugoslava helpo.

Dum lia regado, la lando havis internan trankvilon - danke al monsumoj el Italio, kiuj fakte pli kaj pli dependigis Albanion al Italio. Li subskribis la Tirana-pakto-jn en 1926 kaj 1927. Albanio iĝis itala saltopunkto sur la balkano, la lando iĝis fakte protektorato de Italio, la 7-an de aprilo 1939. Ekde tiam la reĝo iĝis Viktoro Emanuelo la 3-a, Zogu devis ekziliri.

Li oficiale abdikis pri la trono la 2-an de januaro 1946.

Lia edzino estis la hungara grafino Géraldine Apponyi. Lia filo estis Leka Zogu.

Rilataj temoj

redakti