Vojaĝo en Esperanto-lando
Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. – estas Esperanto-lernolibro de Boris Kolker.
Vojaĝo en Esperanto-lando | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Boris Kolker | |
Eldonjaro | 2005 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 280 | |
ISBN | 5-01-002953-7 | |
Laŭ la antaŭparolo, celoj de la libro estas:
- instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
- enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste – en la Esperanto-kulturon;
- prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
- pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.
La 3-a reviziita eldono de la libro aperis la 5-an de julio 2005 kaj estas aĉetebla ĉe landaj libroservoj, FEL kaj UEA. "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas la plej vendita libro en ĉiuj jaroj inter 2002 kaj 2007[1] en la libroservo de UEA; en 2008 kaj 2009 ĝi havis la trian lokon[2] (poste UEA ne plu publikigis furorlistojn de libroj). Sur la titolpaĝo (la plej maldekstre) - foto de fama ukraina Esperantisto, foto-artisto Vasil Stanoviĉ.
El la recenzo de Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto:
- "Vojaĝo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn laŭdojn kaj pro tio ni ne simple aldoniĝos al la vico de la laŭdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi aŭdis, estas: "Ĉi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj ĝeneralaspekte ĝi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito... Sed la vera atuto de ĉi tiu libro estas, laŭ mi, ĝia enhavo. En 26 plaĉaj lecionoj ĝi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon... Mi ne havas sufiĉe fortajn vortojn por rekomendi ĝian uzon...
(Ligoj al aliaj recenzoj troviĝas sub eksteraj ligoj.)
La aŭtoro de la libro, d-ro Boris Kolker, gvidas per sia libro Internacian Perfektigan Korespondan Kurson.
Eldonoj
redakti- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto. – Moskva: Progress, 1992. - 337 p.: ilustr. ISBN 5-01-002953-7.
- Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 2-a eldono reviziita kaj renovigita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. – 278 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-078-6.
- Vojaĝo en Esperanto-lando : Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo – 3-a eldono reviziita. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2005. - 280 p.: multaj ilustr. ISBN 92-9017-088-3.
Referencoj
redaktiPri aliaj signifoj de la vorto "Vojaĝo" legu ĉi tie.
Eksteraj ligiloj
redaktiRecenzoj kaj opinioj
redakti- Opinioj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" Arkivigite je 2008-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĉ. 10 recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (el 2002)
- Ĉ. 10 pliaj recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (el 2003)
- Eĉ pli da recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (deko el 2004 kaj 2005)
- La plej novaj recenzoj pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" (ses recenzoj el 2006 kaj 2007)
- Pri "Vojaĝo en Esperanto-lando" en ekzotaj lingvoj Arkivigite je 2006-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo de Boris Kolker ĉe Radio Pekino Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine pri "Vojaĝo en Esperanto-lando"
"Vojaĝo" en la reto
redakti- 3-a eldono en la katalogo de UEA.
- 2-a eldono (kun multaj komentoj) kaj 3-a eldono en la katalogo de edukado.net
- Antaŭparolo kaj lecionoj 1, 2 kaj 22 el la 3-a eldono – retejo en Usono (sen bildoj)
- Enhavtabelo kaj specimena teksto en Retbutiko de FEL Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Japana reta versio de "Vojaĝo en Esperanto-lando"
- Disko kun japana traduko de "Vojaĝo en Esperanto-lando"
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing