Vitralisto
arta vitra profesio
La vitralisto estas tiu arta profesio, kiam oni kreas vitralon el koloraj vitroj.
Bildoj pri vitraloj aŭ aliaj vitraĵoj
Historio
redaktiJam la praegiptoj konis kolorajn vitrojn. Jam dum la mezepoko ekde la 10-a jarcento la monaĥoj kreis vitrajn mozaikojn. Post 3 jarcentoj en la katedraloj oni uzis vitrojn farbitajn per emajloj. Britoj inventis la plumbovitron en la 17-a jarcento. Ili donis al la vitro plumban oksidon.
La nuna tekniko de vitropentrado estas tio, ke la vitro estas kovrita per tavolo de facile degelanta vitropolvo, kiu degelas post varmiĝo, dum la suba vitro ankoraŭ ne moliĝas. Estas konata tekniko pentri sur vitro same tiel, kiel pentristo sur kanvaso, nature la iloj kaj farboj estas aliaj. Estas pli facile pentri sur ebenajn vitrojn, ol vitrajn objektojn (kruĉoj, vazoj ktp).