Villalobón
Villalobón [biljaloBON] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Villalobón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34419 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 871 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 2′ N, 4° 30′ U (mapo)42.029444444444-4.5038888888889Koordinatoj: 42° 2′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 767 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villalobón [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 768 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn post la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste akiris loĝantojn pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo, nome 1 400 el la jaro 2000. Ĝi distas 3'5 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alfonso la 8-a aldonis Villalobón al la senjorlando de la episkopo palencia, kaj en 1202 havigis foruon. En la 14-a jarcento, la registra libro Becerro de Behetrías konfirmis, ke Villalobón estas de la episkopo de Palencio, kiel Villamuriel, Magaz, Villaumbrales, ktp., kaj poste en la 15-a jarcento kun Grijota, Villajimena, Villamartín, Mazariego kaj Santa Cecilia. Fine de la 16-a jarcento, Villalobón estis ene de la pastrarlando de Cerrato ĉefpastrarlando de Astudillo.
Villalobón kaj la menciitaj loĝlokoj estis disligitaj ĉirkaŭ 1580 el episkopeco fare de Filipo la 2-a, kaj ekde tiam ĝi restis ero de reĝeca senjorlando, ekzemple ankoraŭ meze de la 18-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la subteraj vinkeloj ktp.