[go: up one dir, main page]
More Web Proxy on the site http://driver.im/

Distrikto

(Alidirektita el Urbodistrikto)

Distrikto estas unuo de publika administracio, malpli granda ol provinco, subŝtato, kantonodepartemento kaj pli granda ol urbo, komunumomunicipo. La difino de la nocio tamen neniel povas esti universala, ĉar evidente ĉiu lando kaj/aŭ ŝtato havas sian propran administran dividon. Tial oni fakte povas difini ĉiujn tiujn administrajn terminojn nur aparte por ĉiu lando kaj kelkfoje eĉ interne de landoj por ĉiu unuopa provinco. Sen la loka difino oni nur scias, ke distrikto estas administra unuo.

Distrikto kaj subdistrikto

redakti

En landoj, kie estas pluraj administraciaj ŝtupoj inter provinco kaj municipo, oni uzas ankaŭ la esprimon "subdistrikto": En Esperanto la lasta vorto ekzemple foje uziĝis por la administra divido en Germanio, kvankam nur en 5 el la 16 federaciaj landoj (subŝtatoj) de Germanio ekzistas du administraj niveloj inter subŝtato kaj komunumo - en la aliaj 11 partoj de Germanio laŭ la menciita lingvouzo ekzistus "subdistrikto", sed ne "distrikto" "super" ĝi: Pli sencas nomi la du ŝtupojn "distrikto" kaj (kie io tia ekzistas) "distriktaro".

Urbodistrikto respektiva urba distrikto

redakti

Ankaŭ ekzistas la nocio urbodistrikto kaj urbosubdistrikto en grandaj urboj. Ekzemplo por tio estas Zuriko en Svislando kaj oni devas klare distingi inter kantona distrikto (germane Bezirk) kaj urba distrikto (germane Kreis bzw. precizige Stadtkreis). Oni-ĉi tie cetere tre bone vidas la terminologian kaĉon, ĉar en Berlino en Germanio la germanlingva terminologio estas precipe inversa, do la urbaj distriktoj nomiĝas Stadtbezirke dum la landaj distriktoj nomiĝas landkreis.

Distrikto laŭ landoj

redakti

Japanio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Distriktoj de Japanio.

Distrikto estas loka administracia unuo konsistas el urbetoj kaj vilaĝoj de Japanio sed urboj. En 1921, ĝia administracia rolo estis aboliciita. Nun ĝi funkcias nur por adresado, divido por elektado.

En federaciaj ŝtatoj kiel Argentino, Brazilo, Meksiko, Mongolio, Niĝerio, Usono, Venezuelo) ekzistas aparta Federacia distrikto por la teritorio de koncerna ĉefurbo.

Vidu ankaŭ

redakti